Olomouc: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e la vorto nomiĝas "neolitiko", ne "neolito"...
Linio 122:
 
== Historio ==
La teritorio de la hodiaŭa urbo estas loĝigita jam ekde [[neolitoneolitiko]]. En la [[11-a jarcento]] ĉi tie estis en loko de pli malnova burgejo fondita burgo, kiu fariĝis la plej signifa el tri sidejoj de moraviaj přemyslidaj princoj. [[Vratislav]], la unua ĉeĥa reĝo, ĉi tie fondis episkopejon, kiu ekde la jaro [[1131]] havis sidejon rekte en la burgo. En la jaro [[1253]] estis fondita reĝa urbo. En la jaro [[1306]] ĉi tie estis murdita reĝo [[Venceslao la 3-a]], kaj sekve de tio dinastio de [[Přemyslidoj]] estas formortanta laŭglave. [[Karolo la 4-a]], ĉi tie ofte restanta kiel marggrafo moravia, fondis oficejon de moraviaj landaj tabuloj. En la tempo de [[husmovado|husanaj]] militoj la urbo staris en flanko de imperiestro [[Zigmundo la 1-a]], pli malfrue ĝi stariĝis kontraŭ reĝo [[Jiří z Poděbrad]], kiam ĝi alkliniĝis al flanko de bofilo de Jiří, al hungara reĝo [[Matiaso la 1-a Korvino]]. Korvín ĉi tie estis eĉ proklamita de rezistmovadaj moraviaj nobelaroj en la jaro [[1469]] kiel ĉeĥa reĝo kaj [[Moravio]] poste dum kelke da jaroj estis administrata de la hungara reganto. La situacio solviĝis nur pro kronado de [[Vladislao la 2-a Jagello]] kiel hungara reĝo. En la jaro [[1573]] estis en la urbo fondita akademio de jezuitoj, kiu poste fariĝis universitato al kies tradicioj ligas la hodiaŭa [[Universitato Palacký]]. Dum la [[tridekjara milito]] Olomouc estis okupita de [[Svedio|svedaj]] soldataroj. Tiutempe la urbo perdis la postenon de la moravia metropolo kaj ĉefurbo de [[Moravio]] fariĝis [[Brno]]. En la jaro [[1741]] en la tempo de [[Silezio|sileziaj]] militoj [[Prusio|prusoj]] okupis la urbon, tial estis decidite, ke la urbo estos alikonstruita en [[baroko|barokan]] fortreson (tiel okazis en la jaroj [[1742]] – [[1754]]). La remparoj ja savis la urbon en la jaro [[1758]] kontraŭ plua atako de prusoj, sed samtempe ili malhelpis ties kreskon kaj evoluon. Olomouc tial pro kunpremo de la barokaj remparoj estis industriigita eĉ ne post alkonduko de fervojo en la jaro [[1841]]. Reviviĝo okazis nur post malvalidigo de la fortreso en lasta kvarono de la [[19-a jarcento]]. En la jaro [[1848]] ĉi tie havis sidejon provizore la [[Vieno|viena]] kortego kaj imperiestro [[Ferdinando la 5-a]] ĉi tie abdikis la tronon. Post la [[unua mondmilito]] la urbo estis forte industriigita. Nuntempe estas reprezentata maŝinindustrio, ĥemia kaj farmacia industrioj, teksindustrio, vestindustrio kaj nutraĵindustrio. En Olomouc okazas ankaŭ festivaloj – Akademiafilm kaj Internacia orgenfestivalo.
 
Ĉar en [[1777]] la urbo estis ĉefepiskopejo, Olomouc restis eklezia centro, tial ĝi povas fieri per historiaj memorigaĵoj (urbodomo kun astronomia horloĝo, preĝejo de Sankta Venceslao, palaco de Přemyslidoj, ĉefepiskopa palaco, barokaj fontanoj kaj statuoj).