Hatŝepsut: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korekto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 30:
'''Hatŝepsut''' estis grava antikva virina [[faraono]], reĝino de [[Egiptujo]] (regis ĉ. [[-1472|1472]]–[[-1458|1458]] [[a.k.]]), kiu akiris senprecedentan potencon, post kiam ŝi akiris la titolon de la faraono kaj la regajn simbolojn. Oni identigis ŝian [[mumio]]n en 2007.
 
Hatŝepsut estis filino de la faraono [[Totmes la 1-a]] kaj reĝino [[Aĥmose]]. Ŝi edziniĝis al sia duonfrato [[Totmes la 2-a]]. Ĉar ŝiaj fratoj frue mortis, ŝi kaj [[Totmes la 2-a]] sekvis la [[trono]]n Totmes-on la 1-an. Ŝia edzo regis verŝajne nur 3-4 jarojn kaj Hatŝepsut poste regis anstataŭ [[Totmes la 3-a]], kiu estis ne ŝia filo, sed filo de Totmes la 2-a kaj iu haremvirino. Hatŝepsut transprenis direktadon de la ŝtata administrado, dum la juna Totmes la 3-a servis kiel pastro de dio [[Amono]].
 
Hatŝepsut nomis sin por mallonga tempo kiel [[regento]] de la juna faraono, sed baldaŭ kronigis sin al faraono. Ŝi alprenis nomon aludanta je dio [[Horus]] kaj surprenis eĉ la faraonajn simbolojn, ekz. eĉ la ŝajn-barbon, kiun rajtis havi nur faraono.
 
Ŝi sukcesis, ĉar ŝi havis fidelajn kaj influajn oficistojn. Hatŝepsut reformis la administradon kaj evoluigis la komercadon. Ekis grandan maran ekspedicion al [[Punt]], al plej suda afrika parto de la [[Ruĝa maro]]. La ŝipoj realvenis plena kun oro, eburo, peltoj, pavianoj, prilaborita mirho kaj mirhoarbidoj. Oni plantigis la arbidojn en la antaŭejo de la fama templo [[Deir el-Behri]]. Impostis por ŝi [[Nubio]], [[Libio]]. Parton de la imposto kaj la komercaj aĵoj, ŝi ofertis por la ĉefdio [[Amon-Reo]], je kies estimo, ŝi komencis grandiozajn konstruadojn (renovigoj en la [[Karnaka templo]], roka [[templo en Beni-Hasan]]). La plej mirakla konstruaĵo estas la belega templo de [[Deir el-Behri]], kiun oni planis por morta memoraĵo por Hatŝepsut kaj ŝia patro.
 
Klopodoj de Hatŝepsut poste koliziis al planoj de la plenkreskiĝanta [[Totmes la 3-a]], kiu iĝis dumtempe ĉefkomandanto de la armeo. Kiel maljuniĝis Hatŝepsut kaj ŝiaj fideluloj, tiel fortiĝis Totmes kaj siaj fiduloj. Filino de la reĝino mortis frue - kiu do estis edzino de Totmes la 3-a –, verŝajne ankaŭ tio malfortigis ŝian pozicion. Ŝi mortis en aĝo de ĉ. 50 jaroj, pro [[osta kancero]].
Linio 40:
[[Kategorio:Faraonoj]]
[[Kategorio:Egiptaj monarĥinoj]]
 
{{LigoLeginda|ru}}
{{Link FA|es}}
{{Link FA|hu}}