Rhön: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{informkesto monto |nomo= Rhön |bildo=300px|la monto vidata de nordo |bildopriskribo= la monto Wasserkuppe vidata de nordo |alteco=...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
La deveno de la nomo ''Rhön'', kiu unuafoje dokumente menciiĝis nur en la jaro 1228, en la mezepoke latina formo ''Rone nemus'' (''nemus''' latine "arbareto") ĝis la nuntempo ne sendispute klariĝis. Supozatas kaj fonto el la kelta kaj el la ĝermana kulturoj. La kelta teorio apogiĝas je la vortoj ''roino'' ("monteto") kaj ''rinn'' respektive ''rann'' ("monto", "antaŭmonto"). Konsiterante, ke la keltoj vivis en la teritorio de la nuna suda Germanio, sed en la nuna oriente centra Germanio, tute probablas ke el suda perspektivo eblas nomi la montaron "antaŭmonto" de la pli nordorienta [[Turingia Arbaro]]. La ĝermana teorio apogiĝas je la vorto ''hraun'', ŝtona lando aŭ roka dezerto, kiu konserviĝis inter alie en la [[dana]] vorto ''røn'' por "marfunda rokego" aŭ "roka insuleto". Ke la vorto ''hraun'' en la moderna [[islanda lingvo]] havas la signifon de [[lafo]], laŭ iuj konsideriĝas aparte konvinta indiko pri tiu teorio, ĉar la plejparto de la montaro ''Rhön'' fontas el [[lafo]], do el vulkana origino. Tiu teorio tamen necesigus, ke la ĝermanoj de la unuaj jarcentoj de nia erao kaj konis la geologian devenon de la montaro, kaj ke la vorto estis universale konata en la ĝermanaj lingvovariaĵoj de Centra Eŭropo kaj Skandinavio (kie cetere mankas aktivaj vulkanoj, do ne estis oftaj okazoj uzi tian vorton), kaj ke la [[vikingoj]], kiuj en la 9-a jarcento malkovris la insulon [[Islando]], tie per uzo de la vorto ''hraun'' "rekonis" la geologian formon de la germana montaro… Tiu tezo malprobablas, kaj supozeble la ĝermana vorto ''hraun'' atingis sian signifon de lafo, do de "ŝtonaro de vulkana deveno", nur post la ĝermana malkovro de Islando.
[[Kategorio:Rhön| ]]
[[Kategorio:Arbaroj de Germanio]]
[[Kategorio:Mezaltaj montaroj]]