Nova sinagogo de Berlino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
{{ADLS|2015|22}}
diversaj malgrandaj korektoj en la teksto.
Linio 3:
[[dosiero:Berlin Neue Synagoge 2005 Ausschnitt Dreiarkadeneingang.jpg|eta|<center>la tri-arka enirejo]]
[[dosiero:FW Neue Synagoge (Berlin).JPG| eta|<center> rigardo de la [[televida turo de Berlino]]]]
La '''nova sinagogo de Berlino''' en la strato ''Oranienburger Straße'' en la kvartalo ''Spandauer Vorstadt'' de la urba distrikto ''[[Berlin-Mitte]]'' estas konstruaĵo de elstara signifo en la historio de la urba juda loĝantaro de la urbo kaj ankaŭ en ĝenerala perspektivo estas grava konstrua monumento. La konservita parto de la konstruaĵo estas leĝe protektata monumento. La sinagogon planis la arkitektoj ''Eduard Knoblauch'' kaj ''Friedrich August Stüler''. Krom por diservoj, la konstruaĵo ankaŭ uziĝis por publikaj koncertoj, inter ili ekzemple violina koncerto kun [[Albert Einstein]] en [[1930]].
 
== Planado kaj konstruo ==
Linio 16:
== Arkitekturo ==
=== Fundamento ===
La fundamento adaptiĝis al la specifa formo de la disponebla teritorio. Post kapa konstruaĵo ĉe la strato ''Oranienburger Straße'' nuntempe sekvas plurangula, kupole tegmentita antaŭhalo, la vestibulo, kaj malgranda antaŭa aŭ semajntaga sinagogo. Ĝis la jaro 1958 post tio ankoraŭ sekvis la konstruaĵo de la ĉefa sinagogo kun salono por nuuptojnuptoj, kaj kun rabena ĉambro. La tiutempaj komunismaj regantoj de Orienta Berlino, ĉefuboĉefurbo de GDR, ne juĝis konservinda la kompletan konstruaĵaron. La strata fasado larĝas 29 metrojn kaj la tuta fundamento origine longis 9 metrojn. La mezuroj de la ĉefa sinagogo origine estis 45 oble 40 metroj - en la ĉefa salono povis kune preĝi 3000 ĝis 3200 homoj.
 
=== Ekstera arkitekturo ===
Linio 35:
[[dosiero:Bundesarchiv Bild 183-S78682, Berlin, Oranienburger Straße, Synagoge, Ruine.jpg|eta|<center>militaj damaĝoj de la sinagogo en 1948]]
[[dosiero:Plaque on the New Synagogue.JPG|eta|maldekstra|<center> memoriga tabulo de 1966]]
Kontraŭjudemaj radikaluloj perceptis la reprezentan konstruaĵon kun la brila orkolora kupolo kvazaŭ "provoko". Ĝi tamen ankaŭ kaŭzis ardajn diskutojn inter la judoj de Berlino. Liberalemaj judoj kritikis, ke la nekutima, ekzotika maŭra stilo akcentigus la fremdecon de la juda religio en Berlino, kaj tiel malhelpus la proceson de juda integriĝo en la urban socion. Konservativaj judoj male kritikis la diversajn novaĵojn en la diserva ceremoniado kaj en la interna sinagoga dezajno. La komunuma estraro nomumis la reformjudan rabenon ''Joseph Aub'' estro de la nova sinagogo. La diservoj celebriĝis laŭ la nova rito, kaj ekde la jaro 1868 ili akompaniĝis per orgena muziko. Konservativaj judoj do moke nomis la sinagogon "bela teatrejo, sed ne sinagogo". La konfliktoj fine kaŭzis skismon de la komunumo. En 1869 formiĝis grupo de malkontentaj konservativaj komunumanoj, kiuj malmembriĝis el la komunumo en 1872 kaj en 1885 oficaleeoficiale rekoniĝis kiel dua berlina sinagoga komunumo.
 
La plimulto de la urbaj judoj tamen juĝis la konstuaĵonkonstruaĵon en fierofiere kaj kontentokontente, kiel simbolo por la signifo kaj memfido de la juda komunumo en Berlino. La plej granda, plej multekosta kaj plej impona juda preĝejo en Germanio, ankaŭ ekzemplo por la apliko de iuj tiutempe plej modernaj konstruaj teknikoj, iĝis tre atantataatentata vidindaĵo de la urbo Berlino.
 
Dum la tutlandaj [[pogromoj de novembro 1938]] anoj de la nazia [[Sturmabteilung]] (SA) komencis fajrigi la novan sinagogon. La kvartala policisto ''Otto Bellgardt''' kontraŭstaris la bruligistojn per minaco de pistolaj pafoj, Li substrekis la ekdede jardekoj validan leĝan monumento-protekton de la konstruaĵo, alarmigis la fajrobrigadon kaj tiel protektis la sinagogon kontraŭ detruo. Lia superulo, la kvartala policestro, ''Wilhelm Krützfeld'', poste defendis lin kaj persone subtrekissubstrekis la ĝustecon de rezisto kontraŭ la naziaj detruemuloj, kaj poste nur la superulo estis kritike pridemandata fare de la urba policestro. Kvankam ambaŭ agis tute laŭleĝe, aparte Wilhelm Krützfeld kiel "respondeculo" de sia teamano dum la sekvaj jaroj estis amase malhelpita fare de la naziaj regantoj. Memoriga tabulo nun honorigas la - en la tiutempaj cirkonstancoj nekutime kuraĝan - agon kaj defavore protekto deal protektinda monumento kaj de sentima defendo de ĝuste aginta policisto fare de lia superulo. Ekde la jaro 1993 polica lernejo en [[Ŝlesvigo-Holstinio]] havas la nomon Wilhelm Krützfeld.
 
Post kiam la sekvoj de la bruligo estis forigitaj, la nova sinagogo ekde aprilo 1939 denove povis esti uzata por diservoj. La antaŭe orkologaorkolora kupolo post la komenciĝo de la [[Dua Mondmilito]] pro minaco de elaeraj atakoj de la urbocentro devis esti superpentrata per armeece verda-bruna farbo. Simile kiel la [[sinagogo Rykestraße]], krom por diservoj ĝi pli kaj pli ankaŭ uziĝis por koncertoj, prelegoj kaj aliaj kulturaj eventoj por juda aŭskultantaro, ĉar aliaj kunvenejoj laŭ la naziaj leĝoj estis fermitaj por la judaj urbanoj. La 31-an de marto 1940 la granda sinagoga salono lastfoje povis esti uzata fare de la komunumo, por lasta el serio da koncertoj por la loka "juda vintrohelpa organizaĵo", fondita por subteno de malriĉaj judaj urbanoj, kiuj pro sia kredo estis ekskluditaj el ŝtata socia subteno. Post lasta diservo en la malgranda preĝosalono la 14-an de januaro 1943 la nazigermana armeo ''[[Wehrmacht]]'' transprenis la konstruaĵon kaj tie instalis stokejon por armeaj uniformoj. Bomboj parte damaĝis la tegmenton, kaj post la milito la konstruaĵo plue damaĝiĝis kiam ĝi ekspluatiĝis kiel fonto de konstrumaterialo. Post la milito, la malmultaj ne murditaj judoj de la urbo en la administra konstruaĵo de la novaanova sinagogo fondis novan judan komunumon. Celoj estis kaj rekrei elteblajnelteneblajn kondiĉojn por juda vivo en la urbo, kaj helpi tiujn judojn en la urbo, kiuj kiel eble plej rapide volis forlasi Germanion kaj elmigri precipe al Usono kaj Palestino. Kiam iom post iom ĝis 1949 stariĝis la du postmilitaj germanaj ŝtatoj kaj la du same dividitaj partoj de Berlino, la nova sinagogo en [[orienta Berlino|la komuniste regata orienta urboparto]] iĝis pli kaj pli malfacile atingebla por judoj el [[okcidenta Berlino]], kaj laŭ la komunista doktrino en [[GDR]] krome religia vivo estis ĝenerale malsubtenata. En somero 1958 la ĉefa sinagogo kaj pliaj konstruaĵopartoj, pro- kaj postmilite forte damaĝitaj, estis tute forigitaj, kun ŝtata pravigo ke la ruinoj danĝerus pro minaco de plia kolapso, kaj ke rekonstruo ne eblus. Nur la fasada konstruaĵoparto rekte ĉe la strato ''Oranienburger Straße'' restis, en ankaŭ damaĝita stato, kiel monumento kontraŭmilita kaj kontraŭfaŝisma.
 
== Centrum Judaicum ==
[[dosiero:Stamps of Germany (DDR) 1990, MiNr 3359.jpg|eta|<center>la juda centro de 1988 sur poŝmarko de GDR el 1990]]
Post kiam intertempe ekzistis planoj neniigi ankaŭ la lastajn konstruaĵopartojn kaj nur meti memorŝtonon al tiu loko, en 1988, lige al memorigaj eventoj pro la 50-jara datreveno de la [[pogromoj de novembro 1938]] estis starigita fondaĵo "Nova Sinagogo de Berlino - Centrum Judaicum“ ([[latine]] por "centro juda" aŭ "centro judisma") kun la celo rekonstrui la sinagogon kaj samtempe krei centron por flegado kaj konservado de la loka juda kulturo. Jam la antaŭan jaron inter aliaj komunikiloj ankaŭ la esperantlingva bulteno [[GEJ-gazeto]] laŭde menciis la planon.<ref>[http://folioj.de/GG%205/87%2021/ "Malkonstruo de la sinagogaj muroj en Bonno"], laŭda mencio pri la plano rekonstrui la Novan Sinagogon de Berlino paĝofine en plenpaĝa artikolo de [[Thomas Pusch]] en [[GEJ-Gazeto]] 5.87 (septembro-oktobro 1987), paĝo 21</ref>Parto de la "nova politika klimato" en [[GDR]], ne plu nur kontraŭreligia, ankaŭ estis, ke inter septembro 1987 kaj majo 1988 ŝtate pagita usona rabeno povis aktivi en la sinagoga komunumo; li je ŝtata pago ricevis aŭton, loĝejon kaj servistinon, kiu tamen laboris por la komunista sekreta servo [[Stasi]] kaj pli havis la taskon kontroli la usonanon ol helpi pri ĉiutagaj servoj. La 10-an de novembro 1988 okazis simbola komenco de sinagoga rekonstruo. Pri la diversaj eblaj planoj de renovigo oni antaŭe forte diskutis: plena rekonstruo al la origina stato estis malakceptata, ĉar tio - laŭ la opinio de iuj - povus esti komprenata kvazaŭ provo nei, forigi aŭ forges(ig)i la suferojn de la pasinto. La celo de la rekonstrua plano tamen ĉiukaze estis konservi la konstruaĵon en fasade bone videbla stato kaj per tio konservi memorejon kaj pri la juda vivo en Berlino kaj pri la Holokaŭsto. Oni tial decidis videbligi kaj la antaŭe imponan arkitekturon kaj la perfortan detruon. La reprezenta ĉestrata fasado kun la ĉefa kupolo estis detale rekonstruata. Konstanta ekspozicio memorigas pri la juda vivo en Berlino. Ĝia titolo "malfermu la pordojn" estas la biblia versto [[libro de Jesaja]] 26/2 kiu en [[hebrea lingvo]] videblas super la ĉefa sinagoga enirejo (פתחו שערים ויבא גוי צדיק שמר אמנים). Ankaŭ montratas iuj pliaj retrovitaj arkitekturaj eroj kaj de la fasado kaj de la interna dezajno. En subĉiela areo pli distance de la strato, ŝtonoj markigas la amplekan fundamenton de la eksa ĉefa sinagogo. La renovigaj laboroj estis finitaj en 1993, tri jarojn post la [[reunuiĝo de Germanio]]. Amplekse protektata kontraŭ aktualaj teroraj minacoj kaj de dekstraj ekstremistoj kaj de islamistoj, la renovigita konstruaĵo la 16-an de decembro 1994 povis esti donata al la fondaĵo. La tuta konstrua komplekso ne estis reaŭguritareinaŭgurita kiel sinagogo, sed ĝi enhavas malgrandan porpreĝan saloneton. En senpera najbareco troveblas pluraj instalaĵoj de la urba juda komunumo, judaj restoracioj, kafejoj kaj juda arta galerio.
 
=== Ekspozicio de 2011 ===