IJK 2015: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:IJK 2015.png|dekstra]]
La '''71-a [[Internacia Junulara Kongreso]]''' (IJK) de [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo|TEJO]] okazos de la [[2-a de aŭgusto|2-a]] ĝis la [[9-a de aŭgusto|9-a]] de aŭgusto [[2015]] en [[Wiesbaden]], [[Germanio]]<ref>{{Citaĵo el la reto | url = http://tejo.org/eo/ijk2015-anonco | titolo = IJK 2015 okazos en Wiesbaden, Germanujo | alirdato = 2-an de februaro 2014 | dato = 1-a de januaro 2014 | eldoninto = TEJO}}</ref>. La urbo estis elektita de la [[estraro de TEJO]] kiel la ununura kandidata urbo la {{daton|31|decembro|2013}}<ref>{{Citaĵo el la reto | url = http://www.liberafolio.org/2014/ijk-2015-okazos-en-germanio | titolo = IJK 2015 okazos en Germanio | alirdato = 2-an de februaro 2014 | dato = 1-a de januaro 2014 | eldoninto = Libera Folio}}</ref>.
 
Linio 4 ⟶ 5:
 
== Programo ==
Temo de la kongreso estas ''Tutmonda justeco'': La kongresanoj intencas lumigi tiun temon el diversaj flankoj, interŝanĝi personajn opiniojn pri juĝa, lingva kaj socia justeco, kaj eldiskuti ĉu justeco entute ekzistas, kiel oni komprenu ĝin nuntempe kaj kiel eblas kontraŭstari maljustecon en la persona ĉiutaga vivo.<ref>[http://ijk2015.tejo.org/programo/taga/ informo pri la tema programo en la kongresa retejo]</ref> Al la temo aludas ankaŭ la kongresa emblemo, kiu prezentiĝas kvazaŭ jurista pesilo, kun la litero "j" (por "junulara", sed ĉi-kontekste ankaŭ por "justeca") en la centro.
 
Same grave, en la vespera kaj nokta programo la kongreso celas prezenti ''"buntan mikson el diversaj landoj, stiloj kaj famecoj - specife por juna publiko"''. Respondecas pri la vespera programo [[Leo Sakaguchi]] (konata kiel DJ Leo) kaj [[Jonas Marx]] (Jonny M), kiujn la kongresa retejo entuziasme prezentas esti ''"konataj en Esperantujo por neforgeseblaj etosoj en la tuta mondo, de Azio tra Eŭropo ĝis Sudameriko"''. Gravas al la organizantoj ke la kongresanoj ĝuu la ''"koncertojn kun dancigaj ritmoj, tutplena ĝojo aŭ pensigaj tekstoj en la plej bona sona kvalito."''<ref>[http://ijk2015.tejo.org/programo/vespera/ informo pri la vespera programo en la kongresa retejo]</ref>