Eksplodoj de 2015 en Tjanĝino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Aktuala evento}}
[[dosiero:2015_Tianjin_explosion.jpg|eta|<center>fajropilko de la unua eksplodo]]
Merkrede, la 12-an de aŭgusto 2015 almenaŭ du eksplodoj okazis ene de 30 sekundoj en stokejo de la haveno en la distrikto [[Binhai]] de la urbego [[Tjanĝino]] de [[Ĉinio]].<ref name ="Jahu">[http://news.yahoo.com/huge-explosions-chinas-tianjin-port-area-kill-17-020339168.html artikolo ''Huge explosions in China’s Tianjin port area kill 17, hurt 400'' ("eksplodegoj en la haveno de Tjanĝino, Ĉinio, mortigas 17, vundas 400 homojn")] en la retejo ''[[Yahoo!]] News'' la 13-an de aŭgusto 2015 ({{en}})</ref><ref name = "BBC">[http://www.bbc.co.uk/news/world-asia-china-33896292Ĉinio artikolo ''China blasts: Casualties as Tianjin shipment blows up'' ("detonacioj en Ĉinio: viktimoj pro eksplodo de stokaĵoj en Tjanĝino")] en la retejo ''[[BBC News]]'' la 12-an de aŭgusto 2015 (same {{en}})</ref> Pli ol cent homoj estis mortigitaj (ĝis la 16-a de aŭgusto registriĝis 112 mortoj) kaj pliaj centoj vundiĝis. La kaŭzon de la eksplodo oni ne tuj sciigis, sed komencaj raportoj indikis industrian akcidenton.<ref name = "BBC" /> La fajro kaŭzita de la komenca eksplodo daŭre brulis senbride dum la semajnfino, kaŭzante pliajn malĉefajn eksplodojn. La Ĉinia Tertrema Reta Centro raportis, ke la unua eksplodo havis [[TNT-ekvivalento]]n de 3 tunoj, la dua eksplodo de 21 tunoj.<ref name="faz">[http://www.faz.net/aktuell/gesellschaft/explosion-china-tianjin-hunderte-verletzte-13747762.html arrikolo "Almenaŭ 42 mortintoj kaj centoj da vunditoj post eksplodoj en Ĉinio", en la germanlingva gazeto ''[[Frankfurter Allgemeine Zeitung]]'' la 13-an de aŭgusto 2015 ({{de}})</ref> Ĝis 1000 fajrobrigadistoj laboris por limigi kaj fine estingi la fajrojn. Soldatoj sendiĝis al Tjanĝino por konstrui tendajn amasloĝejojn kaj malplenigi stratojn.
 
Ĉinaj ŝtataj amaskomunikiloj raportis, ke almenaŭ la komencaj eksplodoj estis pro nekonataj danĝeraj materialoj en ekspedaj ujoj ĉe stokejo posedata fare de la firmao ''Ruihai Logistics'',<ref name = "Guardian">[http://www.theguardian.com/world/2015/aug/12/explosion-chinese-port-City-Tianjin artikolo en la brita gazeto] ''[[The Guardian]]'' la 12-an de aŭgusto 2015 (same {{en}})</ref> specialiĝanta pri traktado de danĝeraj materialoj.<ref name = "Jahu" /> Rapide tutmonde publikiĝis multaj kritikaj juĝoj pri malatento de prisekuraj reguloj en la stokejo.<ref name="welt">[http://www.welt.de/vermischtes/article145270670/Lagen-700-Tonnen-Natriumcyanid-in-Holzkisten-herum.html artikolo "Ĉu 700 tunoj da natriocianido simple kuŝis en lignaj skatoloj?" en la ĵurnalo] ''[[Die Welt]]'' la 16-an de aŭgusto 2015 ({{de}})</ref>