Telŝiao: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
| koordinatoj: ||55° 59′ norde, 22° 15′ oriente
|}
'''Telŝiao''' ([[litova lingvo|litove]] ''Telšiai'' [Telsej']) estas urbo en la nordokcidento de [[Litovio]]. De la jaro [[1995]] ĝis la [[1-a de julio]] [[2010]] ĝi estis la administra centro de samnoma [[distrikto Telšiai|distrikto]]. Dum la jaro [[2005]], la urba komunumo havis 56 000 loĝantojn, el tio la urbo mem 31 000. Telŝiao situas en la malnova litova regiono [[Ĵemajtio]] (Žemaitija) kaj estas ties origina ĉefurbo. La urbo estas sidejo de episkopo, havas katolikan pastran seminarion kaj bernhardan monaĥejon ... la katolikecon de la urbo esprimas eĉ la blazono, kiu montras episkopon.
 
== Istorija ==
Telšiai estas menciata ekde 1398. La urbeto kreskis ĉe bieno de granddukoj de Litovio, en mezo de Ĵemajtio. En la 16-a jarcento oni konstruis la unuan preĝejon, en 1612 estis fondita la unua lernejo. En la 17-a jarcento en Telšiai kunsidadis konsilio de nobeluloj de Ĵemajtio. la urbeto ege suferis pro militoj kaj krizoj dum la 18-a jarcento. Tiam restis nur triono de loĝantoj. Ĝi reviviĝis en la dua parto de la jarcento. En 1791 Telšiai ricevis Magdeburgajn rajtojn. la malnova parto de la urbo konservis specifan radian planon. Nun Telšiai estas distrikta urbo kaj centro de ĵemajta episkopa diocezo.
[[Dosiero:Telsiai in the evening.jpg|thumb|left|250px|<center>vespera rigardo al Telšiai]]
<br clear=left>