Grandprinclando Litovio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 50:
 
La ampleksigo komenciĝis dum la 12-a jarcento, kiam la litovoj ripete atakis kaj prirabis riĉajn slavajn urbojn kiel [[Novgorod]] kaj [[Pskov]]. Dum la 13-a jarcento la germanlingvaj milite ekspansiemaj [[Ordeno de germanaj kavaliroj]] kaj la [[Livonia ordeno]] penetris la baltan regionon, forte kontraŭbatalis iujn [[balta lingvaro|baltajn popolojn]], pli-malpli genocide neniigis la [[praprusoj]]n kaj tre malplimultigis la [[kuronoj]]n, sed malgraŭ multaj militoj kaj granda fortostreĉo de la kavaliraj ordenoj ne sukcesis batale signife damaĝi la litovan duklandon. Meze de la 13-a jarcento [[Mindaugas]] unuigis la antaŭe sep duklandojn de la litova regno al unueca ŝtato, kaj eĉ de la [[papo]] estis kronigita "reĝo de Litovio" (li restis la unua kaj lasta litova reganto kun reĝa titolo) dum la jaro 1253 - ĉefurbo de la regno tiam estis la historia urbo [[Kernavė]]. Nur dum la finaj jaroj de la reganto [[Gediminas]], kiu dum la jaro 1323 fondis la novan litovan ĉefurbon [[Vilno]], la ŝtato tiom ampleksiĝis, ke ĝi vere konsideriĝis konsisti el multaj etnoj kaj pluraj religioj. Kaj dum la tempo de lia filo [[Algirdas]], la granda duklando ampleksiĝis pli ol sub iu ajn antaŭa litova reganto.<ref> Z. Kiaupa. Algirdas ir LDK rytų politika. Gimtoji istorija 2: Nuo 7 iki 12 klasės (Lietuvos istorijos vadovėlis). [[lumdiskego]]. (2003). Elektroninės leidybos namai: Vilnius.</ref>
 
La [[Princlando Litovio]] (litove Lietuvos Kunigaikštystė, ofte mallongigite LDK, en mezepoka literatura litova lingvo Kunigiste Letuvos, rutene князство Литовское, latine Ducatus Lituaniae, belaruse Княства Літоўскае, "Knjastva Litoŭskaje", ukraine Князівство Литовське, "Knjazivstvo Litovske", pole Księstwo Litewskie, ruse Княжество Литовское, "Knjaĵestvo Litovskoje") estis teritorio proksimume ekvivalenta al la kultura regiono Aŭkŝtajtio, en kiu regis la litova reĝo [[Mindaugas]]. La teritorio konsidereblas la "kerna parto" de la pli granda Grandprinclando Litovio, kiu poste ĝis la 18-a jarcento iĝis parte tre ampleksa ŝtato en orienta kaj centra Eŭropoj.
 
La sekvanto de Algirdas, [[Jogaila]], malfermis novan ĉapitron en la historio de Litovio, kiam li subskribis la "[[Kreva Unio|interkonsenton de Krėva]]" dum 1386. Pere de tiu traktato kunligiĝis la grandprinclando de Litovio kaj la reĝlando de Pollando, kaj la litovo Jogajla iĝis la reĝo de Pollando. La traktato krome devigis la nunan litovan granddukon [[Vytautas]] fine akceptigi [[kristanismo]]n por la litova popolo, kiu tiutempe (post venko de la aliaj baltaj popoloj kaj de la hungaroj) restis la lasta nekristana popolo en Eŭropo.<ref>N. Davies. Europe: A History. Oxford, 1996 p.392</ref>.