Vikipedio:Artikolo de la semajno/2015/45: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'dekstre|150px|eta|Marilyn Monroe en la filmo ''Seven Year Itch'' '''Marilyn Monroe''' (naskiĝis la {{daton|1|junio|1926}} en Los...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Marilyn Monroe Seven Year Itch.jpg|dekstre|150px|eta|<center>Marilyn Monroe en la filmo ''Seven Year Itch'']]
'''Marilyn Monroe''' (naskiĝis la {{daton|1|junio|1926}} en [[Losanĝeleso]], [[Kalifornio]], kaj mortis la {{daton|5|aŭgusto|1962}} samloke) estis [[Usono|usona]] [[aktoro|aktorino]]. Ŝi estis unu el plej popularaj filmostelulinoj kaj seksaj simboloj de la 1950-aj jaroj, kaj estas konsiderata unu el plej gravaj ikonoj de la [[popola kulturo]] de la 20-a jarcento. La roloskemo ĉiam estis la sama: bela, naiva, sekse alloga. Tion atendis la publiko, kaj kelkaj provoj, eskapi al pli postulemaj roloj (ekz. en ''The prince and the Showgirl'') ne estis vere akceptataj, tiel ke la aktorino rezignacie revenis al sia kutima rolaro. Intertempe ŝi denove estis edziniĝinta: unue kun la [[basbalo|basbalisto]] [[Joe DiMaggio]] kaj poste kun la verkisto [[Arthur Miller]]. Ankaŭ la edzeco kun Miller fiaskis: dum la laboroj por la filmo ''The Misfits'', kies scenaron li verkis, la paro disiĝis. ''The Misfits'' restis la lasta filmo de Marilyn Monroe: en la aĝo de 36 jaroj ŝi mortis pro [[trodozo]] da dormigiloj en Losanĝeleso.