Bad Gandersheim: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto per AWB
Linio 17:
|retpaĝaro = [http://www.bad-gandersheim.de www.bad-gandersheim.de]
}}
'''Bad Gandersheim''' aŭ Gandersheim estas urbo en norda parto de Germanio, en federacia lando Malsupra Saksio, en rivera valo de [[Leine]]. La urbo havas ĉ. {{nombro|10000}} loĝantojn (tutekzakte, fine de {{#time: F Y | {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Malsupra Saksio||STATO}}}} estis {{nombro|{{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Malsupra Saksio|03155001}}}}).
 
La urbo famas pro la iama abatejo, kiun fondis en 852 la Saksia princo Liudolf (por nobelaj junulinoj) kaj kies du filinoj (Hathumod jam en aĝo de 12 jaroj) iĝis gvidanto de la abatejo. Laŭ dekreto de [[Ludoviko la 3-a]], gvidantoj de la abatejo restas ĉiam membroj de princa familio, ĝis kiam surprenas la taskon iu el ili. Otokaro la 3-a donis rajtojn je propra foiro, dogano kaj monpregado. La abatejo havis grandegajn bienojn.
 
La lasta romkatolika monaĥina estro mortis en 1589 (Augusta Dorothea), dum oni jam en 1568 enkondukis la protestantan kredon. La protestantaj estroj plu retenis la specifajn rajtojn, kiam en 1803 Gandersheim iĝis parto de la [[elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo]]. Oni malfondis la abatejon en 1810 pro la ŝtata sekularigo kaj oni disportis la trezorojn, kolektitajn dum jarcentoj.
Linio 25:
La tomboj de la monaĥinaj estroj troviĝas en la klostra kirko, fondita en la 11-a jarcento.
 
En la monaĥinejo dum la 10-a jarcento membris la verkistino kaj poeto, historiisto [[Hrosvitha‎|Roswitha von Gandersheim]] kaj en la 13-a jarcento la pastro Eberhardt tie verkis versan kronikon en loka dialekto.
 
Norde de la urbo situas salaj banejoj, kiuj allogas multajn turistojn.