Theresienwiese: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Ĝian nomon la ''Theresienwiese'' ricevis laŭ princino ''Therese von Sachsen-Hildburghausen'', edzino de la bavara kronprinco kaj posta reĝo ''[[Ludoviko la 1-a (Bavario)|Ludoviko la 1-a]]'' de Bavario. La nupto de la du nobeloj festiĝis la 12-an de oktobro [[1810]] sur la herbejo, kaj la feston finis ĉevalkonkurso. Pro la decido, ĉiujare ripeti tiun ĉevalan vetkuron tiuloke dum oktobro, ekestis la tradicio de popola festo, kiu ricevis la nomon ''[[Oktoberfest]]'', do '''"Oktobra Festo"''', kaj por multaj turistoj iĝis la stereotipo de bavara vivstilo. Jam dum [[1811]] aldoniĝis agrikultura ekspozicio, ekde [[1818]] ekzistis karuseloj kaj similaj popolaj amuziloj, ekde [[1896]] la unuaj grandaj biergastejaj festotendoj. Nuntempe sur la "Tereza Herbejo", kiun la munkenanoj nur nomas ''die Wiesn'', "la Herbejo", ne nur okazas la Oktobra Festo kun ĉiujare signife pli ol 6 milionoj da vizitantoj de ĉie en la mondo, sed samtempe ĉiujn kvar jarojn ankaŭ agrikultura ekspozicio - plus aldone en printempo la pli eta ''Münchner Frühlingsfest'', vintre la festivalo ''Tollwood'' kaj cirkaj turneoj.
 
Turismaj vidindaĵoj rande de la "Tereza Herbejo" estas, krom la statuo de Bavaria okcidente kaj la Esperanto-Placo oriente, la 97 metrojn alta novgotika preĝejo de Sankta Paŭlo norde, apud kiu troviĝas metro-stacio kun la nomo ''Theresienwiese''.
 
{{commonscat}}
== Ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}} [http://www.theresienwiese.de www.theresienwiese.de]
 
[[Kategorio:Munkeno]]
 
[[pl:Theresienwiese]]