Batalo de Jutlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto per AWB
Linio 17:
|perdoj2 = 6.094 mortintoj
510 vunditoj
177 malliberuloj
3 bataltranseptoj
3 ŝirmittranseptoj
8 destrojero

La '''batalo de Jutlando''' ([[31-an de majo]] – [[1-an de junio]] [[1916]]) estis la plej granda batalo inter la brita kaj la germana mararmeoj, dum la [[Unua Mondmilito]]. La batalo okazis en la Skagerrak-markolo – kiu ligas la Nordan kaj la Baltan marojn -, 100  km de la dania [[Jutlando]].

La germanan mararmeon komandis Reinhard Scheer kaj Franz von Hipper, la britajn John Jellicoe kaj David Beatty. Posttagmeze, la 4-an horon ambaŭ armeoj ekpafadis, la britoj suferis gravajn perdojn, retiriĝis kaj ŝipis al ĉefaj fortoj de Jellicoe. La germanoj sekvis ilin kaj la batalo rebrulis du horojn poste. La krepusko estis favora por la britoj, tiel Scheer baldaŭ evitis la malamikajn fortojn. Kiam la germana ŝiparo ŝanĝis direkton al la hejmo, trafis la britan floton. La britoj intence manovris tiel, por ke ili alvenu inter la germanaj ŝipoj kaj la apogbazoj.

Scheer komandis ataki la britan floton per detru-ŝipoj kaj aliaj malpezaj ŝipoj, dum la pezaj batalŝipoj povas retiriĝi. Jellicoe same evitis la atakon –timante forton de la torpedoŝipoj – tiel la batalo finiĝis sendecide.

Ambaŭ batalinta parto deklaris sin venkinto: la germanoj sinkigis, detruis pli da ŝipoj ol la britoj, dum la britoj rezervis siajn poziciojn en la Norda maro.