Ĝermolisto de francaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
la momente neuzataj literoj nun kaŝiĝas, kaj la ĉapitraj titoloj havas internajn ligilojn por kontroli ĉu la alidirektiloj al tiu-ĉi listo kompletas
Linio 8:
{{KompaktaEnhavTabeloEo}}
 
<!--
== A ==
-->
 
== B ==
=== [[Paulette Bascou]] ===
 
=== Paulette Bascou ===
 
'''Paulette BASCOU''' (naskiĝis en 1909, mortis la [[27-an de decembro]] 1995 en [[Privas]], Francio) estis Freinet-metoda Esperanto-instruintino, delegito de Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]]) pri edukado dum kvaronjarcento kaj aktiva en la movado JEAN.
 
=== [[Roger Blanc]] ===
'''Roger BLANC''' (naskiĝis en [[1913]] -, mortis [[1993]] en [[Sancoins]], [[Francio]]) estis emerita lernejestro, [[UEA]]-delegito tra 40 jaroj. Li fondis plurajn grupojn kaj estris regionan federacion dum jaroj.
 
=== [[Fanny Bonnet]] ===
'''Fanny BONNET''' (bone), estis franca "profesorino", t.e. instruistino, de la [[angla lingvo]] kaj de [[stenografio]]. Naskiĝis en la [[9-a de septembro]] [[1870]] en [[Parizo]]. Esperantiĝis en [[1903]]. Kasistino de [[SFPE]] de 10 jaroj, komitatanino de la "[[Fédération Universitaire Espérantiste de France]]".
 
=== [[Emile Borel]] ===
'''Emile BOREL''' estis franca [[radiostacio|radiostaciestro]] kaj esperantisto de [[Liono]], kiu vivis en la kvartalo ''La Doua'' de la urbo [[Villeurbanne]] tuj norde de Liono, en ties [[Metropolo Liono|nuna metropola regiono]]. Li naskiĝis la [[27-an de aprilo]] [[1884]] en Liono ([[Lyon]]), kaj fervore propagandis favore al Esperanto, aparte en la [[radiostacio]], kiun li multajn jarojn direktis. Lia edzino estis unu el la fondintoj de la feminista Esperanto-Socio [[UDEV]].
 
=== [[Honoré Bourdelon]] ===
'''Honoré BOURDELON''' (naskiĝis en [[1892]] -, mortis la [[21-a de septembro|21-an de septembro]] [[1980]]) estis multjara [[delegito de UEA]] en [[Marsejlo]], [[Francio]]. Li prezidis la Lokan Kongresan Komitaton de la [[42-a UK 1957]] en [[Marsejlo]].
 
=== [[Louis Bourdon]] ===
[[Pastro]] '''Louis BOURDON''' ([[1904]] -, mortis la [[14-a de marto|14-an de marto]] [[2005]] en [[Lille]], [[Francio]]) lernis [[Esperanto]]n ĉ. 65-jaraga. Li entuziasme partoprenis en multaj kongresoj kaj renkontiĝoj, ĉe kiuj li ofte celebris la Sanktan [[Meso]]n.
 
=== [[Suzanne Bourot]] ===
'''Suzanne BOUROT''' (naskiĝis en [[1936]]) estas franca esperantistino, dum pluraj jaroj membro de Franca Esperanto Instituto ([[FEI]]). Ŝi estas unu el la ĉefaj kunfondintoj de la esperanto-centro [[Kvinpetalo]], kaj daŭre prizorgis ĝin dum transira periodo de 2004 (morto de [[Georges Lagrange|Georgo Lagranĝo]]) ĝis 2008, lasante iom post iom la taskojn al administranta skipo.
 
=== [[André Brest]] ===
'''André BREST''' (naskiĝis en [[1928]] -, mortis la [[4-a de aprilo|4-an de aprilo]] [[1993]]) estis [[UEA]]-delegito en [[Bormes-les-Mimosas]] ([[Francio]]).
 
=== [[Marc Budimir]] ===
'''Marc Svetomir BUDIMIR''' (naskiĝis en [[1929]] -, mortis la [[3-a de aŭgusto|3-an de aŭgusto]] [[1976]] revenante de la [[61-a UK 1976]] en [[Ateno]] en trafik-akcidento en [[Greklando]]) estis franco jugoslav-devena.
 
Li aktivis en la Movado ekde [[1952]],unue en [[Beogrado]], kaj poste en [[Liono]], kie li vivis dum la lastaj dudek jaroj.
 
=== [[Fernand Buecher]] ===
'''Fernand BUECHER''' (1902-1996), kunfondinto de la grupo en [[Mulhouse]] ([[Alzaco]], Francio), UEA-membro dum preskaŭ 50 jaroj kaj delegito en [[Didenheim]] 20 jarojn.
 
== C ==
=== [[Hector Cachon]] ===
'''Hector CACHON''' [ekTOR kaŜON] (naskita la {{daton|11|marto|1891}} en [[Sens]],departemento [[Yonne]], mortinta en [[1951]]) estis franca esperantisto kaj tipografo. Laŭ la [[enciklopedio de Esperanto]] de 1934 li estis esperantisto de 1910. Li estis unu el la unuaj membroj de ''[[Fédération Espérantiste Ouvrière]]'' (FEO) kaj de [[SAT]], estis sekretario de FDO de 1924 ĝis 1933 kaj direkciano de [[SAT]] de 1927 ĝis 1932. Plurajn kursojn li gvidis en [[Parizo]].
 
=== [[Fortuné Cadenel]] ===
'''Fortuné CADENEL''' (naskiĝis en [[1901]] -, mortis la [[18-a de junio|18-an de junio]] [[1987]]) estis membro de [[UEA]] kaj unu el la organizantoj de la [[Universala Kongreso]] en [[Marsejlo]] ([[1957]]).
 
=== [[Raoul Cahouet]] ===
'''Raoul CAHOUET''' naskiĝis en [[1931]] kaj mortis la [[5-a de decembro|5-an de decembro]] [[1994]]. La [[urbo]] [[Vierzon]] ([[Francio]]), kie li estis delegito, decidis inaŭguri dulingvan memorplaton je lia memoro.
 
=== [[Jean Clement]] ===
'''Jean CLEMENT''' (naskiĝis en [[1908]], mortis en [[januaro]] [[1998]] en [[Vierzon]], ([[Francio]]) estis iama [[delegito de UEA]] pri [[naturprotektado]].
 
=== [[Maurice Clavel]] ===
'''Maurice CLAVEL''' (naskiĝis en [[1910]] -, mortis la [[16-a de novembro|16-an de novembro]] en [[Valence]], [[Francio]]) estis franca esperantisto.
 
Li estis membro de [[UEA]] depost [[1938]] kaj delegito ekde [[1946]].
 
=== [[Roger Colney]] ===
'''Roger Colney''' estis de longe la prezidanto de la intertempe malaperinta poŝta [[ESP]]-asocio en [[GAP]].
 
=== [[Jean-Paul Colnot]] ===
'''Jean-Paul COLNOT''' (naskiĝis en [[1928]], mortis en [[aŭgusto]] [[2000]]), estis franca delegito kaj fakdelegito (pri [[junularo]], poste pri [[turismo]]) dum preskaŭ duona jarcento en Nancio ([[Nancy]]) kaj [[Laxou]] (Francio). Colnot estis bona, efika instruisto de Esperanto, i.a. en la junuldomo en Nancio. Por EFE, la Esperanto-asocio en Alsaco-Loreno, li aktivis kiel sekretario (1959-1972<!-- @EFE-anoj: bonvolu kontroli kaj korekti-->) kaj prezidanto (1972-1980<!-- @EFE-anoj: bonvolu kontroli kaj korekti; mi prenis la informojn el http://esperanto.france.est.free.fr/historio.htm pri prezidantoj -->).
 
=== [[Robert Coyac]] ===
'''Robert COYAC''' ([[1912]] -, mortis la [[23-a de oktobro|23-an de oktobro]] [[1991]]) estis [[UEA]]-delegito kaj fervojisto en [[Sartrouville]], [[Francio]].
 
=== [[Louis Cozic]] ===
'''Louis COZIC''' (kozik) (naskiĝis la [[27-an de februaro]] [[1879]] en [[Parizo]]) estis [[Francio|franca]] inĝeniero kaj esperantisto. Laŭ la [[enciklopedio de Esperanto]] de 1934 li plurajn jarojn estis prezidanto de la Asocio de la Inĝenieroj de Ŝtataj Publikaj Laboroj (france ''Association des Ingénieurs des Travaux publics''). Fervora propagandisto de Esperanto, li longe estis prezidanto de la [[Federacio de la Pariza Regiono]].
<!--
 
== Ĉ ==
-->
== D ==
=== [[Henri Dabezies]] ===
'''Henri DABEZIES''' (naskiĝis en [[1918]], mortis en aŭgusto [[1992]] en [[Parizo]]) estis multajn jarojn fakdelegito pri protestantismo.
 
=== [[Paul Degon]] ===
'''Paul DEGON''', franco, d-ro, advokato en [[Neuilly-sur-Seine]]. Ano de la [[Lingva Komitato]], UEA-delegito, kunlaboris je [[La Revuo]] kaj Jarlibro de UEA.
 
=== [[Louis Demarest]] ===
'''Louis DEMAREST''' (demare) estis franca instruisto kaj unu el la kunfondintoj de [[SPPE]] en [[1898]] kaj el la unuaj propagandistoj por Esperanto en Francio, nome en "Journal des instituteurs", 1899. Li prezidis la grupon de [[Reims]] ĝis 1902, poste li forveturis al [[Konakry]] ([[Gvineo]]).
 
=== [[Pol Denis]] ===
'''Pol DENIS''' estas franca esperantisto, delegito de [[UEA]]. Li jam longe aktivas en sia urbo [[Bar-le-Duc]] kaj por la regiona Esperanto-asocio "[[Espéranto France-Est]]" kiel prezidanto (1980-1983<!-- @EFE-anoj: bonvolu kontroli kaj korekti; mi prenis la informojn el http://esperanto.france.est.free.fr/historio.htm pri prezidantoj -->), komitatano kaj redaktoro de la komunikilo "[[La informilo]]".
 
=== [[Roger Despiney]] ===
'''Roger DESPINEY''' (1907-2003) estis franca delegito de [[UEA]], prezidanto de la Pariza Federacio, sideja direktoro de [[UFE]] (1978-1987) kaj ties honora prezidanto.<!-- Ĉu estas familia rilato al la pli juna esperantistino [[Barbara Despiney]], devene el Pollando. Ĉu ŝi povus esti lia bofilino? -->
 
=== [[Raymond Doury]] ===
 
'''Raymond DOURY''' (naskiĝis en [[1912]] kaj mortis [[4-an de marto]] [[2000]]) estis [[franca esperantisto]] kaj iama [[UEA-delegito]] pri [[mondcivitanismo]], mortis la [[4-an de marto]] en vilaĝeto ''Combejean'', komunumo [[Pierrerue]], departemento [[Hérault]] en suda [[Francio]]. Ĝis la mezo de la [[1980-aj jaroj]] li aktivis en la [[Pariza regiono]], i. a. kiel delegito por [[Parizo]], gvidanto de konversaciaj rondoj kaj redaktoro de la [[gazeto]] [[Paris-Esperanto]].
 
=== [[Marcel Dupuis]] ===
'''Marcel DUPUIS''' [dŭpŭi] (naskiĝis la {{daton|25|februaro|1880}} en [[Parizo]]) estis [[franca esperantisto]] kaj [[inĝeniero]] de [[fervojo]]j. Li propagandis ĉefe sur la kampo de fervojoj kaj [[turismo]] per artikoloj, paroladoj, organizo de karavanoj ktp. Li estis vicprezidinto de la [[Pariza Esperantista Grupo]] kaj ĝenerala sekretario de [[ISAE]].
<!--
 
== E ==
-->
== F ==
=== [[Germaine Faucher-Mahé]] ===
'''Germaine FAUCHER-MAHÉ''' (naskiĝis en [[1908]] -, mortis la [[3-a de aprilo|3-an de aprilo]] [[1994]]) estis vidvino de Jacques-Louis Mahé ([[Lorjak]]).
 
=== [[Juliette Fayot]] ===
'''Juliette FAYOT''' (1899-1995), dumviva membro, pentristino, kiu verkis kaj ilustris '''Gvidlibro tra Paris''' (1965), mortis la 4-an de aŭgusto 1995 en Parizo.
 
=== [[Maurice Feneyrol]] ===
'''Maurice FENEYROL''' (1924-2000), iama delegito pri elektrotekniko, dumviva membro de UEA kaj de Unuiĝo Franca por E-oEsperanto, granda mecenato de la EEsperanto-movado, forpasis junie en La Garde (Francio).
 
== G ==
=== [[François Garrique]] ===
'''François GARRIQUE''' (1911-2003) estis vicdelegito (1958-59) kaj delegito (1960-91), mortis en Rognes (Francio).
 
=== [[Madeleine Gibez]] ===
'''Madeleine GIBEZ''' (1902-1998), iama delegitino en Gargas (Francio) kaj pri turismo, mortis la [[9-a de decembro|9-an de decembro]].
 
=== [[Félix Gomez]] ===
'''Félix GOMEZ''' (naskiĝis en [[1920]]; mortis en [[2001]] en [[Les Cluses]]) estis franca esperantisto, membro de [[UEA]] dum duona jarcento, iama [[delegito de UEA]].
 
=== [[Léon Goudé]] ===
'''Léon GOUDÉ''' naskiĝis en [[1923]], delegito en [[Juigné-sur-Loire]] ([[Francio]]), katolika [[pastro]], kiu fondis la grupon en [[Baugé-en-Anjou|Baugé]] kaj gvidis multajn kursojn, mortis la [[8-an de aŭgusto]] [[1994]] en [[Anĝero]].
 
=== [[André Grossmann]] ===
'''André (Andreo) GROSSMANN'''
estas franca esperantisto, delegito de [[UEA]], laŭ profesio [[informadiko|informadikisto]]. Li jam longe aktivas por Esperanto en sia urbo [[Mulhouse]] kaj por la regiona Esperanto-asocio "[[Espéranto France-Est]]" kiel komitatano, membroadministranto, kasisto kaj redaktoro de la dissendolisto "Alzaco-Loreno".
<!--
 
== Ĝ ==
-->
== H ==
=== [[Alberic Humez]] ===
'''Alberic HUMEZ''' (ume), franco, entreprenisto en [[Douai]]. De [[1908]] seninterrompe UEA-delegito.
<!--
 
== Ĥ ==
== I ==
-->
== J ==
=== [[Roland Jossinet]] ===
'''Roland JOSSINET''', esperantisto ekde 1920, UEA-membro seninterrompe de 1937, iama delegito pri reviziado de manuskriptoj, mortis 1995 en Parizo.
<!--
 
== Ĵ ==
-->
== K ==
=== [[Katakana (Pafklik)]] ===
'''Katakana''' estas membro de la [[Pafklik]]. Li komponas repinstrumentarojn kaj repas.
 
== L ==
=== [[Paul Lacroix]] ===
 
=== Paul Lacroix ===
'''Paul LACROIX''' [paŭl lakrŭa] estis [[franca esperantisto]], [[komercisto]], kaj prezidento de la Asocio por Komerco kaj Industrio en Grenoble. Unu el la kunfondintoj de [[SPPE]], [[1898]]. Per lia apogo okazis la unua prop. en Sudoriento de Francio.
 
=== [[Lefebvre]] ===
'''LEFEBVRE''', (ps. Ned Katryn), franco, estis [[kapitano]] en [[Versailles]] antaŭ la [[unua mondmilito]]. Artikoloj en "[[Lingvo Internacia]]", tre interesaj estis liaj humorplenaj raportoj pri Universalaj Kongresoj.
 
=== [[Michel Legris]] ===
'''Michel LEGRIS''' (1934-2000), iama delegito en Galan (Francio) kaj fakdelegito pri filatelo, mortis la [[22-a de februaro|22-an de februaro]].
 
=== [[R. Louis]] ===
'''R. LOUIS''' (luis), franco. Kunfondinto de la asocio „Paco Libereco“. Adm. kaj kunlab. de Int. Socia Revuo, 1907-09 kaj red. de Le Travailleur E-isteEsperantiste, 1912-14. Trad. broŝurojn.
 
=== [[Pierre Louis]] ===
'''Pierre LOUIS''', en Esperanto '''Petro Luiso''' ([[1911]]-[[1998]]), verkinto kaj ilustrinto de la fama '''[[Junulkurso]] de [[SAT-Amikaro]]''', forpasis en [[Angulemo]] ([[Francio]]). Organizanto de kongresoj de [[SAT]] (en Nancio, 1954, kun 480 kongresanoj) kaj [[SAT-Amikaro]], li dum pluraj jaroj gvidis Esperanto-kursojn en [[Nancio]].
 
=== [[Edmond Ludwig]] ===
'''Edmond LUDWIG'''
estas franca esperantisto, delegito de [[UEA]], laŭ profesio [[instruisto]] pri la germana lingvo. Li jam longe aktivas por Esperanto en sia urbo [[Colmar]] kaj por la regiona Esperanto-asocio "[[Espéranto France-Est]]" kiel prezidanto (1983-1996 kaj ekde 2009) kaj komitatano. Li ankaŭ prizorgas la asocion [[Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj|TAKE]].
 
== M ==
=== [[Generalo Malraison]] ===
'''Generalo MALRAISON''' de la franca armeo (mortis en [[1965]]) lernis Esperanton en [[1909]] kaj ĉiam subtenis la movadon.
 
=== [[Sébastien Merlet]] ===
'''Sébastien MERLET,''' kromnomita '''Sebeto,''' estas juna franca esperantisto. Dum du jaroj li estis vicprezidanto de [[JEFO]].<ref>''[http://www.esperantomondo.net/correspondants/utilisation_eo.php#qui Qui suis-je?] (france)''</ref>
 
=== [[François Mesplède]] ===
'''François MESPLÈDE''' ([[1904]]-[[2002]]) estis membro de 1973, fakdelegito pri [[turismo]] (1977-1999), mortis la 30-an de junio en [[Arcachon]] (Francio).
 
=== [[Pierre Métivier]] ===
'''Pierre MÉTIVIER''' naskiĝis [[1925]] kaj mortis la [[26-a de februaro|26-an de februaro]] [[2005]]. Profesie ĝardenisto, li estis delegito en [[Saint-Martin-de-la-Place]], [[Francio]], [[dumviva membro de UEA]] kaj regula membro en [[Societo Zamenhof]].
 
=== [[Marie-Therese Micard]] ===
'''Marie-Thérèse MICARD''' (mortis la [[28-an de decembro]] [[1986]] en [[Caen]], [[Francio]] estis franca esperantistino. Kun sia edzo [[Henri Micard]] ŝi fondis la [[kastelo Grezijono|Kulturdomon de la Franclandaj Esperantistoj]] ([[kastelo Greziljono]]) en [[1952]].
 
=== [[Suzanne Minault]] ===
'''Suzanne MINAULT''' (naskiĝis en [[1896]] -, mortis la [[21-an de junio]] [[1978]] en [[Niort]], [[Francio]]) estis franca esperantistino. Ŝi dum multaj jaroj estis delegito de [[UEA]]. Ŝi lernis Esperanton dum sia junaĝo en [[Parizo]] kaj poste gvidis multajn kursojn, ankaŭ korespondajn.
 
=== [[Robert Moraud]] ===
'''Robert MORAUD''' (naskiĝis en 1909, mortis la 5-an de oktobro 1998 en St-Yreix, Francio) estis tre agema inform-aktivulo, kiu fondis kaj gvidis Agad-Grupon por Esperanto.
<!--
 
== N ==
== O ==
-->
== P ==
=== [[Yvonne Paulier]] ===
 
=== Yvonne Paulier ===
'''Yvonne PAULIER''' aŭ '''PAULIEN''' (mortis 72-jara la [[1-a de aŭgusto|1-an de aŭgusto]] [[1972]]) estis la sekretariino de [[Unuiĝo Franca por Esperanto]]. Ŝi servis al UFE dum kvaronjarcento. Ĉiam sindonema, ŝi donacis al medicina fakultato sian korpon.
 
=== [[Joseph Pinon]] ===
 
'''Joseph PINON''' (mortis 78-jara la [[23-a de aŭgusto|23-an de aŭgusto]] [[1965]] en [[Sallanches]]) estis franca esperantisto, Delegito de UEA en [[Sartrouville]].
 
=== [[Paul Poisson]] ===
'''Paul POISSON''' naskiĝis en [[1917]] kaj mortis en [[1999]], aktivulo por la utiligo de [[Esperanto]] en la [[Freinet-instruado]], forpasis novembre en [[Tours]] ([[Francio]]).
 
=== [[Georges Pouchot]] ===
'''Georges POUCHOT''' (puŝo) estis franca [[profesoro]] kaj esperantisto. Naskiĝis en la [[20-a de septembro]] [[1880]] en [[Caluire]] (apud [[Lyon]]). Laŭ la [[Enciklopedio de Esperanto - P|Enciklopedio de Esperanto]] de 1934 li estis sekretario kaj fondinto de „[[Amikaro Esperantista de Lyon]]“ ([[1904]]), sekretario de la [[Federacio Esperantista Rodana]] kaj administranto de [[SFPE]]. De [[1905]] gvidis multajn kursojn, publikajn kaj oficialajn (urbajn aŭ lernejajn) kaj per [[radio]] (TSF).
 
=== [[Cyrille Poullet]] ===
'''Cyrille POULLET, ''' kromnomita '''Platano''' (naskiĝinta en 1976 en [[Parizo]] 20a distrikto) estas franca esperantisto. Li estis estrarano de [[JEFO]]<ref>[http://www.gazetejo.org/system/files/gazetoj/JI_2-2005_ecran.pdf ''JeunEsperanto Info'' 2005/2,] p. 22.</ref>, kontribuis al la esperantista gazeto [[Vola Püg']] kaj estas membro de [[Pafklik]], esperantlingva [[hiphopo|repa]] grupo.
 
==== [[Notoj]] ====
<references/>
<!--
 
== Q ==
-->
== R ==
=== [[Alexandre RAYMOND]] ===
'''Alexandre Raymond''' (naskiĝinta en [[1988]]) estas franca esperantisto vivanta en [[Liono]]. Krom pri Esperanto li okupiĝas pri la [[arpitana lingvo]] kaj verkis vortaron pri ĝi. Neregule li kontribuetas al vikipedio per la uzantonomo [[:uzanto:Kaha|Kaha]].
 
=== [[Théophile Rousseau]] ===
'''Théophile ROUSSEAU''' vivis de [[1880]] ĝis [[1916]], mortinta kiel soldato antaŭ [[Verdun]]. La matematikinstruisto estis de [[1908]] ĝis sia morto vicprezidanto de [[UEA]].
 
=== [[Marcel Roux]] ===
'''Marcel ROUX''' (ru), franco, sekretario. Naskiĝis en la [[3-a de majo]] [[1903]] en [[Liono]]. Sekretario de laborista grupo. Organizinto de la 7-a [[SAT]]-kongreso. Propagandis per artikoloj. Kunlaboris al „[[Sennaciulo]]“.
 
== S ==
=== [[Thierry Salomon]] ===
'''Thierry Salomon''' (naskiĝis la {{naskiĝdato|1972|04|25}}, do nun {{aĝo|1972|04|25}}-jara) estas franca esperantisto, kiu aparte konatiĝis pro esperantlingvaj informoj pri la [[sindromo de Asperger]], unu el pluraj [[aŭtisma spektro|perturboj de la aŭtisma spektro]] (PAS).
{{EL}} [http://www.ipernity.com/user/32070 ipernity-paĝo de Thierry Salomon]
Linio 227 ⟶ 230:
{{EL}} [http://www.ipernity.com/blog/32070/103554 Ĉu vi parolas Asperanton?] (artikolo de Thierry Salomon en [[Ipernity]], la 28-an de oktobro 2008)
 
=== [[Gérard Schneider]] ===
'''Gérard SCHNEIDER''' (naskiĝis en 1921, mortis la 4-an de junio 1995) estis franca katolika pastro. En sia paroĥo Saint-Clement<!-- Kiu Saint-Clement? Laŭ stato de somero 2015 estas 8 nunaj administraj komunumoj de tiu nomo en Francio, plus 8 iamaj... --> li plurfoje instruis Esperanton, kaj aranĝis per Esperanto multjaran rilatadon kun paroĥo en Germanio.
 
=== [[Fr. Soubranne]] ===
'''Fr. SOUBRANNE''' (subran), franco, estis profesoro en [[Tulle]]. De l908 li seninterrompe estis UEA-delegito.
<!--
 
== Ŝ ==
-->
== T ==
=== [[Jean-Luc Thibias]] ===
 
=== Jean-Luc Thibias ===
'''Jean-Luc THIBIAS'''
estas franca esperantisto, delegito de [[UEA]], laŭ profesio [[poŝtoficisto]]. Li jam longe aktivas por Esperanto en sia urbo [[Nancio]] kaj por la regiona Esperanto-asocio "[[Espéranto France-Est]]" kiel prezidanto, kasisto kaj [[libroservo|libroservisto]].
 
=== [[Claude Trésorier]] ===
'''Claude TRÉSORIER''' naskiĝis la [[4-an de majo]] [[1948]], mortis la [[5-an de decembro]] [[2013]], estis franca esperantisto vivanta en la germana urbo [[Göttingen]]. Li estas la filo de [[Jacqueline Trésorier]] kaj kiel ŝi aktivis por [[kastelo Greziljono]]. Li laboris kiel docento en la instituto pri [[romanistiko]] de la [[universitato de Göttingen]], kaj movade inter alie estas delegito de UEA.
 
=== [[Gaston Turin]] ===
'''Gaston TURIN''' (naskiĝis en [[1910]] -, mortis la [[6-a de marto|6-an de marto]] [[1979]] en [[Pontarlier]], [[Francio]]) estis franca esperantisto.
 
Li estis redaktoro de [[Internacia Pedagogia Revuo]], aktivulo de [[ILEI]] kaj multjara delegito pri instruado.
<!--
 
== U ==
-->
== Ŭ ==
== V ==
=== [[Marie-Thérèse Valantin]] ===
'''Marie-Thérèse VALANTIN''' naskiĝis en [[1899]] mortis novembre [[1994]] en [[Bourges]], [[Francio]]. Dojeno de la franca movado, ŝi helpis la renaskiĝon de [[Unuiĝo Franca por Esperanto]] post la [[dua mondmilito]].
 
=== [[Lionel Venon]] ===
'''Lionel VENON''' (naskiĝis en [[1921]] - pereis la [[4-a de aprilo|4-an de aprilo]] [[1993]] en aŭto-akcidento) estis vic-urbestro de [[Selles-sur-Cher]], la prezidanto de la franca sekcio de Internacia Ligo de E-istajEsperantistaj Radio-Amatoroj ([[ILERA]]).
 
=== [[Gaston Veron]] ===
'''Gaston VERON''' (naskiĝis en [[1918]]; mortis en [[2001]]) estis [[franca esperantisto]] kaj [[delegito de UEA]] en [[Domfront]] dum kvardek jaroj, iama fakdelegito pri historio, juro kaj katolikismo.
 
=== [[Renée Volpeliere]] ===
'''Renée VOLPELIERE''' (naskiĝis en [[1902]] -, mortis la [[15-a de decembro|15-an decembro]] [[1986]] en [[Nimes]], [[Francio]]) estis [[UEA]]-delegito. Dum dek kvin jaroj ŝi estis fakdelegito pri mondofederismo kaj mondocivitaneco, ŝi ankaŭ regule kaj malavare kontribuis al la Novjorka Oficejo de UEA por subteni la laboron ĉe UN.
<!--
 
== W ==
== X ==
-->
== Y ==
=== [[Roger Yafil]] ===
'''Roger YAFIL''' (1921-1997), aktivulo en la Pariza regiono, delegito pri instruado de lingvoj, kiu partoprenis en multaj UK-oj, mortis en [[Chatou]] la 16-an de februaro. Li aŭtoris la infanan kurslibron '''La familio muso'''.
<!--
 
== Z ==
-->
 
{{ĝermo-esperantisto}}