Ĝermolisto de britaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pri Leonard Nowell Mansell NEWELL estas propra artikolo...
Linio 176:
 
== N ==
=== [[L.N.M. Newell]] ===
'''Leonard Nowell Mansell NEWELL''' [njuel] (pseŭdonimo: Elena Vinfero; naskita en 1902 en Londono; mortinta en 1968 en trajno al Parizo) estis angla asekuristo kaj esperantisto.
 
Li lernis Esperanton en 1916. De 1925 ĝis 1926 li estis sekretario de la Londona Esperanto-Klubo, de 1926 ĝis 1927 ties vicprezidanto. De 1925 ĝis 1930 li estis ĉefredaktoro de International Language. De 1926 ĝis 1931 li estis membro de administra kaj aliaj komitatoj. Li kunaranĝis la 22-an Universalan Kongreson en Oksfordo 1930 kaj estis ĝenerala sekretario de la 24-a Universala Kongreso en Parizo. En 1933 li laboris por Esperanto ankaŭ en Egiptio.
 
Li kunlaboris en multaj gazetoj, interalie en Literatura Mondo. En 1928 li kunlaboris en la traduko de La Hantantaj ŝipoj.
 
Li travivis tempestan, aventuristan vivon en pluraj landoj. Li vivis ĉefe en Aŭstralio, prezidis la Aŭstralian Esperanto-Asocion, redaktis Esperanto-gazeton. Li estis brila Esperanta tradukisto, instruisto kaj prelegisto. Dum vizito al Eŭropo li subite mortis en trajno al Parizo. Li estis enterigita en tombejo en Parizo.
 
=== [[Stanley D. Nisbet]] ===
'''Stanley D. NISBET''' (naskiĝis en [[1912]]; mortis la {{daton|14|aprilo|2004}}) estis [[brita esperantisto]], [[delegito de UEA|delegito]] kaj fakdelegito pri [[edukado]] en [[Glasgow]] (Britio).