Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 262:
::Ne sentu vin premata... Mi proponas ke mi nun forigas la kategorion, ĉar ĝi nun ne estas bezonata (sen enhavo, sen ordigo al pli larĝa kategorio, sen ligo al vikidatumoj). Se vi havas novan planon, vi ja povas rekrei la kategorion - tiam kun enhavo, pli larĝa kategorio kaj ligo al vikidatumoj. Ĉu? [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 14:45, 19 Feb. 2016 (UTC)
:::En ordo. --16:35, 19 Feb. 2016 (UTC)
 
Plia en februaro de vi kreita kategorio estas [[:Kategorio:Literaturo de Skotlando|Literaturo de Skotlando]], ankaŭ ne uzata, sen ordigo al pli larĝa kategorio, sen ligo al vikidatumoj. Tia kategorio ja sencus, kaj io tia ekzistas en aliaj branĉoj de vikipedio, sed tiam kun enhavo kaj kun ligiĝo al la kategoria sistemo. Ĝis nun ekzistas kategorioj "angla literaturo" kaj "kimra literaturo" - pro unueco tial la koresponda nomo "skota literaturo" pli bonus, ĉar prefere ne estu propra sistemo por ĉiu unuopa kategorio (io tia ne estus sistemo, fakte estus la malo...). Mi ŝatus peti vin krei kategoriojn tiam kiam ili estas bezonataj (do kiam estas almenaŭ unu artikolo kiu estu en ĝi, prefere eĉ du aŭ pli), kaj tiam krei kategoriojn tute, ne nur duonlabore, do kun ordigo al pli larĝa kategorio kaj kun ligo al vikidatumoj. La duonfaritaj kategorioj simple aperas en avertaj administraj kategorioj, kaj laŭ la vikipedia logiko malplena kategorio estas nebezonata kaj forigenda. Sed mi konscias ke principe krei kaj ekuzi kategorion pri la literaturo de Skotlando estas nenio malbona, kaj persone mi ankaŭ ne kontraŭus se estus tri kategorioj "literaturo de Anglio", "..de Kimrio" kaj "..de Skotlando". Mi nur kritikas la duonfaron {{rideto}}. Salutas [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 09:56, 10 Mar. 2016 (UTC)