Vintra milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ŝablono komunejokat
Linio 21:
En la [[Soveta-germana kooperado|Hitler-Stalin-Pakto]] de [[1939]], Finnlando, [[Estonio]] kaj [[Latvio]] estis konsiderataj kiel landoj apartenantaj al la sovetia influzono. En [[aŭtuno]] de 1939 Sovetunio postulis de Finnlando ĉirkaŭan teritorion ĉe [[Leningrado]] (''[[Karela terkolo]]'') kun la novaj fortikaĵoj de ''[[Mannerheim-linio]]''. Tiun teritorion Sovetunio bezonis laŭdire por defendi Leningradon kaj ofertis por tio kiel ŝanĝon parton de Nord-[[Karelio]]. Finnlando rifuzis la proponon, la [[Ruĝa Armeo]] ekatakis la landon la [[30-a de novembro|30-an de novembro]] [[1939]], sed Finnlando je mirigo de la mondo sukcese defendis sin (per armila helpo de la mondo).
 
Sovetunio asertis jam 3 tagojn antaŭ la ekatako, ke la finna [[artilerio]] atakis ties patrolon. La finna [[registaro]] rifuzis, kontestis tion kaj deziris pliajn pritraktojn. Sovetunio neglektis la pliajn [[diplomatio|diplomatiajn]] klopodojn kaj rompis la [[neagresa pakto|neagresan pakton]]? de [[1932]]. Pli poste montriĝis, ke la soveta intenco estis – kun aprobo de Hitler-Stalin-pakto – la tuta okupo de Finnlando kaj [[BaltikoBaltio]] (por fondi sur la tuta teritorio de Finnlando kaj Karelio [[Karela-Finna Soveta Respubliko|Karela-Finnan Sovetan Respublikon]] kadre de Sovetunio, kiu estis fondita "inercie" en 1940 surbaze de nur Karelio).
 
La finna armeo estis mobilizita, sed tre malbone ekipita per armiloj. La armeo konsistis el 130.000 homoj (pli poste entute 160.000) kun malnova milita tekniko, nesufiĉa [[municio|municiaj]] rezervoj kaj 40 [[tanko]]j, kiuj devis kontraŭbatali la sovetian fortosuperecon. La Ruĝa Armeo havis por la atako 23 [[divizio (armeo)|diviziojn]] kun 525.000 homoj kaj pli ol 2.000 tankojn, ĉ. 800 flugmaŝinojn kaj la minacan ''Baltan Floton'' ĉe la suda marbordo de Finnlando. Aliflanke la granda forto de sovetia armeo estis, kiel evidentiĝis, malbone preparita por milito en severaj vintraj kondiĉoj, grava elcentaĵo de pereintaj soldatoj estis frostiĝintoj.