Ĝermolisto de Esperanto-asocioj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+Asocio por Eŭropa Konscio
+Rondo Familia
Linio 30:
== Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista ==
La '''Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista''' (IEKA) estas historia faka Esperanto-asocio pri aŭtomobilismo, do libertempa aŭ profesia engaĝiĝo favore al uzado de aŭtmobiloj, kaj subteno de aŭtomobila turismo. Kontraste al naciaj aŭtomobilistaj asocioj, kiuj engaĝiĝas por bonaj kaj sekuraj aŭte uzeblaj vojoj kaj stratoj, internacia helpo en kazo de aŭtomobilaj paneoj, eldonado de vojaj mapoj kaj vojaĝogvidiloj, sendependa testado de aŭtomobiloj kaj aŭtomobiletoj, la Esperanto-Klubo limiĝis al internacia kunordigo de esperantistoj aktivaj en tiaj naciaj asocioj aŭ interesitaj pri la temo, kaj aldonis malmultajn servojn, kiel produktado de varbaj Esperanto-glumarkoj por la malantaŭa vitro aŭ karoserioparto de aŭtomobilo. Probable la klubo ne plu funkcias ekde 1995, eble jam iom pli frue.
 
== Rondo Familia ==
'''Rondo Familia''' estas esperantista laborgrupo pri informinterŝanĝo kaj subteno de denaske esperantlingva edukado de infanoj en familioj, kaj ĝenerale pri subteno de praktika apliko de Esperanto en ĉiutaga familia vivo. Unu el la aktivuloj de la laborgrupo estas [[Renato Corsetti], kaj subteniĝas pluraj familiaj Esperanto-renkontiĝoj, inter alie [[Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj]].
 
'''Eksteraj ligiloj:'''
{{EL}} [http://familioj.wikispaces.com vikio de Rondo Familia por subteno de praktika apliko de Esperanto en ĉiutaga familia vivo]
 
== Tutmonda Ekumena Ligo ==