Plozivo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forigo de "nazalaj haltoj", kiuj ne estas plozivoj kaj ĉe kiuj al aerfluo ne estas haltigita. Krome forigo (en plej multaj kazoj) de la termino "halto", kiu ne estas kutima en esperanto. Kelkaj kromaj korektigoj kaj aldonoj.
Neniu resumo de redakto
Linio 36:
 
=== Longo ===
En [[konsonanta longo|ĝemina]] aŭ '''longa plozivo''', la okludo (ŝtopado) daŭras pli longe ol en normalaj plozivoj. En lingvoj kie plozivoj estas distingaj nur per longeco (ekz. la [[Araba lingvo|araba]], la [[Ilvana lingvo|ilwana]], la [[Islanda lingvo|islanda]]), la longaj plozivoj povas daŭri ĝis trioble pli longe ol la '''kurtaj plozivoj'''. La [[Itala lingvo|itala]] famas pro sia ĝemina plozivo; elparolate, la duobla ''t'' en la nomo ''Vittoria'' tiom daŭras kiom la ''ct'' en la angla ''Victoria''. Ankaŭ la [[Japana lingvo|japana]] elstarigas la ĝeminan konsonanton, kia en la [[minimala paro]] 来た (kita), signifanta ''venis'', kaj 切った (kitta) sinifanta ''tranĉis''.
 
Notu ke estas multaj lingvoj en kiuj la trajtoj voĉo, aspiracio, kaj longo subtenas unu la alian, kaj en tiaj kazoj povas esti malfacile decidi kiu el tiuj trajtoj ĉefrolas. En tiaj kazoj la termino ''[[forto kej leno|forta]]'' estas estas fojfoje uzata por aspiracio aŭ ĝeminado, dumke ''[[forto kej leno|lena]]'' (=malforta) estas uzata por unusolaj, [[Tenuo|tenuaj]] (vidu supre) aŭ voĉaj plozivoj. Konsciu, tamen, ke la terminoj ''forta'' kaj ''lena'' estas malbone difinitaj, kaj iliaj signifoj diversas de fonto al fonto.
 
=== Aerflua meĥanismo ===
Plozivoj fareblas per pli ol unu [[aerflua meĥanismo]]. La normala meĥanismo estas [[pulma egresivo]], tio estas, per aero fluanta eksteren el la pulmoj. Ĉij lingvoj havas pulmajn plozivojn. Iuj lingvoj aldone havas plozivojn faratajn per aliaj meĥanismoj: [[Ejektivo|ejektivaj plozivoj]] ([[glotalaj egresivo]]), [[implozivo|implozivaj plozivoj]] ([[glotala ingresivo]]), aŭ [[klaketo]]j ([[velara ingresivo]]).
 
=== Streĉo ===
:''Vidu: [[Streĉo]] <!--{{Further|[[Streĉo]]}}-->
 
'''[[Forto kaj leno|Forta]] plozivo''' (striktasence) estas produktata per pli da muskola streĉo ol '''[[Forto kaj leno|lena]] plozivo''' (striktasence). Tamen, tio malfacile mezureblas, kaj kutime estas debato pri la fakta meĥanismo de pretenditaj fortaj aŭ lenaj konsonantoj.