Świdnica: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 67:
La 26-an de februaro [[1909]] komenciĝis kurso por instruado de Esperanto. Oni intencis post ĝia fino fondi grupon. La instruadon gvidas s-ino [[Julie Wolfson]] el [[Breslau]]. La kurso finiĝis de d-ro Stolper, kaj la kursanoj fondis grupon kun jena estraro: [[Edmund Schulz]] (prezidanto), s-ino Overschelp, f-inoj Priesemuth kaj Schaefer, prof-o d-ro L. Hübner kaj [[Johannes Zuckschwert]]. Ekzistis jam pli ol 50 esperantistoj en tiu urbo, fondiĝis esperantista unuiĝo sub prezido de d-ro Edmund Schulz. Ĝi jam posedas 30 membrojn kaj kunvenas en Logenrestaurant. Novan kurson gvidas la prezidanto de la grupo, Edmund Schulz. Ankoraŭ en 1909 s-ro Rittner en kunveno de komercistoj pritraktis la temon „Esperanto kiel internacia helpa lingvo por komerco kaj industrio.”
 
Okazis en [[1910]] festa kunveno de la tiea grupo, por soleni la unuan datrevenon de la fondiĝo. En ornamita salono kunvenis krom multaj membroj ankaŭ gastoj el diversaj najbaraj lokoj, kiuj transdonis la salutojn de siaj grupoj. Prof.-o L. HuebnerHübner salutis la ĉeestantojn, sekvis la kutimaj deklamoj, kantoj, teatraĵoj ktp. La unuiĝo de la [[popola biblioteko]] decidis enmeti en la katalogon kelkajn verkojn esperantajn; en la [[legoĉambro]] troviĝis paperujo kun propagandiloj esperantaj. Okaze de la ĉefkunveno de loka Esperanto-grupo en [[1910]] estis elektitaj Edmund Schulz (prezidanto), prof.-o L. HuebnerHübner (vicprezidanto), [[Johannes Zuckschwerdt]] (kasisto), s-ro Rittner (sekretario), s-inoj Oberschelp, Priesemuth kaj Rother kaj s-ro Weber (bibliotekisto). La semajnaj kunvenoj okazas ĉiulunde je la 8-a en „[[Logenrestaurant]]”. La grupo aliĝis al [[UEA]]. La grupo entreprenis ekskurson al [[Zobten]], dum kiu malgraŭ la ne tute favora vetero ĉiuj bone amuziĝis. Ankaŭ tie estis solene festita la [[15-a de decembro]] [[1910]]. El la multaj prezentaĵoj estas citinda la paroladon de [[Edmund Schulz]] kaj la deklamojn de prof. d-ro L. HuebnerHübner. Li ankaŭ paroladis en [[Gewerbeverein]] pri Esperanto. Interalie li faris la proponon, organizi en la ekspozicio industria, kiu okazos en [[1911]] en tiu urbo, specialan fakon por Esperanto. Plie la societo intencas aranĝi kune kun la komerca ĉambro publikan propagandan kunvenon. La loka komeca ĉambro inskribis formalan apogon al Esperanto en siaj aktoj. En [[1911]] en la granda ekspozicia halo estis rezervita tre oportuna loko por la esperanta ekspozicio.
 
Loka Grupo de [[GEA]] en publika kunveno, aranĝita la 30-an de oktobro [[1913]] en la festĉambrego de la Jaehner'a instituto, post salutoj de la prezidanto Edmund Schulz, parolis [[Arnold Behrendt]] el Breslau pri la temo „Ĉu Esperanto vivas?” La parolado tre interesis la eble 150 ĉeestantojn; en la diskutado kontraŭuloj de Esperanto ne aŭdigis sin. Kurso komenciĝis la 3-an de novembro en ĉambro de urba lernejo.
Linio 73:
Dum [[Unua mondmilito]] la Esperanto-movado malvigligis kompreneble. La 12-an de januaro [[1916]] komenciĝis du novaj kursoj. Unu el ili, kiun partoprenas 32 personoj, precipe inoj, estas gvidata de la s-ro M. Stabler; la duan partoprenas 20 soldatoj, kaj ĝin gvidas resaniĝanta militisto, s-ro Pindur, antaŭe komercisto kaj membro de la Esperanto-Grupo en [[Hindenburg]] ([[Zabrze]]). S-ro Pindur estas tiu, kiu per Esperanto kaj nia stelo mirinde estas vivo-savita apud pafist-fosaĵo. Pri tiu okazintaĵo la „[[Tägliche Rundschau]]” kaj aliaj gazetoj akceptis detalajn raportojn. Por varbi kurso-lernantojn, oni refoje presigis sciigojn pri Esperanto kaj ofte paroladis; ankaŭ s-ro Pindur faris paroladon en la soldatejo.
 
Esperanto-Grupo festis la 17-an de majo [[1916]] sian fondiĝfeston, je kiu partoprenis 50 personoj. La prezidanto, profesoro d-ro L. HuebnerHübner, memorigis la fondiĝon, okazintan antaŭ sep jaroj kaj faris paroladon pri estanteco kaj estonteco de nia lingvo kaj ĝia valoro por Germanujo. Poste la sekretario, s-ro M. Stabler, paroladis tre interese pri milito kaj kristana religio, uzante la Esperantan lingvon. Post komuna kanto de la himno kaj aliaj esperantaj kantoj sekvis esperantaj deklamoj de la sinjorinoj Ließ, Menzel, Priesemuth, kvarmana koncertludado de la sinjorinoj Klein kaj Heege. Esperantaj kaj germanaj kantoj de sinjorino Priesemuth kun fortepiano- kaj liutakompano. Tre amuzaj estis dialekta deklamo de rektoro Knorn kaj memverkita, laŭtempa humoraĵo de librovendisto Johannes Zuckchwerdt. Je granda ĝojo de la anoj ĉeestis la feston la fondinto de la grupo, d-ro med. Stolper, forpermesita de la rusa militejo kaj la membro, leŭtenanto Georg Krause, vundita apud Verdun. Ambaŭ estis ornamitaj per la fera kruco kaj raportis tre interese pri siaj travivaĵ oj, la dua montrante multajn memfaritajn fotografaĵojn. La dua prezidanto, la komence de la milito tre grave vundita kapitano R. Krause, ankaŭ „kavaliro de la fera kruco”, kiu nun faras garnizonan servon en Breslau, bedaŭrinde ne povis ĉeesti. Al sia honora prezidanto, kalkulkonsilanto Edmund Schulz, [[Überlingen]] a.ĉe la Bodensee[[Bodenlago]], la grupo sendis salutkarton. Entute la festo estis tre impresa, kvankam preskaŭ senkosta.
 
En la tiea [[liceo]] de [[Ursulino-monaĥinejo]] [[Esperanto]] estis enkondukita kiel nedeviga instrufako en [[1924]]. Dek ok lernantinoj estas instruataj de la direktorino mater Augustina. Prof.-o L. HuebnerHübner instruis 10 monaĥinojn.
 
{{Commonscat}}