La Tuta Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Forstbirdo movis paĝon La tuta Esperanto al La Tuta Esperanto: Titolo de libro estas propra nomo, unikaĵo
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''''La Tuta Esperanto''''' estas kurslibro verkita de [[Henrik Seppik]] kaj eldonita de la Urba komitato de [[Bulgara Esperantista Asocio]] en la jaro [[1971]] en [[Sofio]]. La libro konstituas ankaŭ [[gramatiko]]n por progresintoj kaj estas samtempe gvidilo por kursestroj.
 
==Recenzoj==
{{Citaĵo|Kiel profesia instruisto de Esperanto en [[Svedujo]], [[Norvegujo]] kaj [[Ĉeĥoslovakujo]], Henrik Seppik pliriĉigis sian [[Didaktiko|didaktikan]] sperton per la demandoj, hezitoj, eraroj de lernantoj dezirantaj eliri el la stadio de la “eterna komencanteco”. Ankaŭ memorante sian iaman propran scivolon pri lingvaj demandoj ne traktataj en elementaj lernolibroj, li kolektis, ordigis kaj redaktis la rezultojn de sia esplorado en libro origine destinita por svedaj lernantoj fe la Internacia lingvo. <br> Gratulinda ideo estis kompletigi la enhavon kaj reaperigi la verkon tute en Esperanto. Tio ebligas al ĉiulandaj instruistoj uzi ĝin en siaj perfektigaj kursoj. Ankaŭ multaj unuopuloj, dezirante refreŝigi siajn konojn aŭ ricevi klaran respondon pri tiu ĉi aŭ tiu subtilaĵo, utile konservos ĉemane la lecionaron de La Tuta Esperanto. Efektive, en facile komprenebla lingvo, kun multaj ekzemploj, interesaj ekzercoj, trafaj rimarkoj, H. Seppik invitas onin al kompleta rondiro ĉirkaŭ la hodiaŭa [[gramatiko de Esperanto]]. <br> Oni deziru al tiu libro ĉiam pli da reeldonoj, en kiuj estu korektitaj kelkaj eraroj (Oni ne sidas en “kino” sed en “kinejo” – “fotografo” ne estas “fotografisto”) kaj en kiuj estu pli detale kaj nuance prezentita la [[paragrafo]] dediĉita al la [[pasivaj participoj]] (Neatenta leganto povus veni al la [[Herezo|hereza]] konkludo, ke “krimulo estis arestata” kaj “krimulo estas arestita” estas samsencaj). <br> Espereble la eldonisto ankaŭ vestos la estontajn ekzemplerojn per iom pli fortika bindaĵo, taŭga por ofte konsultota libro. |julio 1973, [[Louis Beaucaire]], 811-12 (7-8), paĝo 128}}