La Tuta Esperanto

Libro de Henrik Seppik
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Tuta Esperanto estas kurslibro verkita de Henrik Seppik kaj eldonita de la Urba komitato de Bulgara Esperanto-Asocio en la jaro 1971 en Sofio. La libro konstituas ankaŭ gramatikon por progresintoj kaj estas samtempe gvidilo por kursestroj. La tria eldonaĵo, havanta 184 paĝojn, aperis en 1984 ĉe Hungara Esperanto-Asocio en Budapeŝto.

La Tuta Esperanto
La Tuta Esperanto
La Tuta Esperanto
Aŭtoro Henrik Seppik
Eldonjaro 1938
Urbo Budapesto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 128
ISBN 963-571-196-4
vdr

Recenzoj redakti

 
 Kiel profesia instruisto de Esperanto en Svedujo, Norvegujo kaj Ĉeĥoslovakujo, Henrik Seppik pliriĉigis sian didaktikan sperton per la demandoj, hezitoj, eraroj de lernantoj dezirantaj eliri el la stadio de la “eterna komencanteco”. Ankaŭ memorante sian iaman propran scivolon pri lingvaj demandoj ne traktataj en elementaj lernolibroj, li kolektis, ordigis kaj redaktis la rezultojn de sia esplorado en libro origine destinita por svedaj lernantoj de la Internacia lingvo.
Gratulinda ideo estis kompletigi la enhavon kaj reaperigi la verkon tute en Esperanto. Tio ebligas al ĉiulandaj instruistoj uzi ĝin en siaj perfektigaj kursoj. Ankaŭ multaj unuopuloj, dezirante refreŝigi siajn konojn aŭ ricevi klaran respondon pri tiu ĉi aŭ tiu subtilaĵo, utile konservos ĉemane la lecionaron de La Tuta Esperanto. Efektive, en facile komprenebla lingvo, kun multaj ekzemploj, interesaj ekzercoj, trafaj rimarkoj, H. Seppik invitas onin al kompleta rondiro ĉirkaŭ la hodiaŭa gramatiko de Esperanto.
Oni deziru al tiu libro ĉiam pli da reeldonoj, en kiuj estu korektitaj kelkaj eraroj (Oni ne sidas en "kino" sed en "kinejo" – "fotografo" ne estas "fotografisto") kaj en kiuj estu pli detale kaj nuance prezentita la paragrafo dediĉita al la pasivaj participoj (Neatenta leganto povus veni al la hereza konkludo, ke "krimulo estis arestata" kaj "krimulo estas arestita" estas samsencaj).
Espereble la eldonisto ankaŭ vestos la estontajn ekzemplerojn per iom pli fortika bindaĵo, taŭga por ofte konsultota libro. 
— julio 1973, Louis Beaucaire, Esperanto, 811-12 (7-8), paĝo 128

Eksteraj ligiloj redakti