Urba Respubliko Mulhaŭzo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 40:
}}
La '''Urba Respubliko Mulhaŭzo''' - [[germane]] ''Stadtrepublik Mülhausen'' - estis historia [[urbo-ŝtato]] de Okcidenta Eŭropo, kiu situis en la [[Supra Alzaco|suda]] parto de la kultura regiono [[Alzaco]], ĉirkaŭ la urbo [[Mulhaŭzo]] (germane ''Mülhausen'', france ''Mulhouse''). Ĝi ekestis el la statuso de [[libera regna urbo]] de la germanlingve dominita [[Sankta Romia Imperio]], kaj adoptis respublikan reĝimon en 1347 per la elekto de la unua urbestro ([[alemane]] ''Bürgrmoaschtr'', germane ''Bürgermeister''). Ekde ĝia fondo en 1354, la urbo estis membro de la [[Ligo de Dek Urboj]], [[ligo (asocio)|ligo]] de dek [[libera regna urbo|liberaj urboj]] de la [[Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco]] en [[Elzaso]] (hodiaŭ [[Alzaco]]). Ĝi estas devigita laŭgrade rompi rilatojn al la resto de Alzaco kaj armee ligiĝi al la [[Svisa konfederacio]] post la "Milito de la Ses Dinaroj" de 1466-1468. En tiu ŝlosila okazaĵo en la urba historio, la Ligo de Dek Urboj ne kapablis alfronti la armeojn de la nobelaro. En 1529 la [[Reformacio]] gvidis al kompleta kaj ekskluziva protestantismo en la urba respubliko. En 1746, ĝi iĝis pioniro en la industria revolucio. Sub milita premo de la postrevolucia najbara [[Franca Respubliko]] ĝi la 15-an de marto 1798 estis aligita al la Francia Respubliko. Tiutempe Mulhaŭzo estis potenca kaj prospera industria urbo, motoro de la [[industria revolucio]] en Eŭropo.
 
[[Kategorio:Mezepoka historio de Alzaco]]
[[Kategorio:Moderna historio de Alzaco (1492-1648)]]
[[Kategorio:Malaperintaj administraj unuoj]]