Ĥazaroj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forigis la dosieron Bulgar_warrior.jpg forigitan el la Komunejo de Cirt: Per c:Commons:Deletion requests/File:Bulgar warrior.jpg
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La '''Ĥazaroj''' aŭ ''kazaroj'' ([[hebrea lingvo|hebree]] ''Kuzarim'' כוזרים; [[araba lingvo|arabe]] خزر; [[turka lingvo|turke]] ''Hazarlar''; [[greka lingvo|greke]] ''Χαζαροι''; [[rusa lingvo|ruse]] ''Хазары''; [[tatara lingvo|tatare]] ''Xäzärlär'', ''Хәзәрләр''; [[persa lingvo|perse]] خزر; [[latina lingvo|latine]] ''Gazari'' aŭ ''Cosri'') estis origine nomada, poste duonnomada, turkeca popolo en Centra Azio. Dum la 7-a jarcento ili fondis sendependan regnon en la regiono de la norda [[Kaŭkazio]] inter la [[Kaspia Maro]] oriente kaj la [[Nigra Maro]] okcidente. Dum la 8-a aŭ komence de la 9-a jarcento la popolo konvertiĝis al [[judismo]] - ne plu konatas, ĉu nur la socia tavolo de regantoj aŭ ĉu la tuta popolo alprenis la religion.
 
[[Dosiero:Finnugroj en 1000 (eo).svg|eta|280px|<center>la ĥazaroj kaj la slavaj kaj finnugraj kulturoj norde kaj okcidente najbaraj fine de la [[10-a jarcento]]]]
Je la pinto de sia potenco, la popolo regis grandajn partojn de la hodiaŭa [[Rusio]], la okcidenton de la posta [[Kazaĥio]], la orientan [[Ukrainio]]n, parton de [[Kaŭkazio]] kaj la preskaŭinsulon [[Krimeo]].