La esperantlingva postafiksosufikso "-aĉ-" malbonigas la signifon de iu vorto. La afiksoj "-aĉ-" kaj "[[fi-]]" uzatas iom similcence: Oficiale, "-aĉ-" estas uzata por esprimi pri malbona kvalito aŭ uzebleco de la koncerna objekto. Aliflanke, la antaŭafikso (prefikso) "fi-" estas uzata por esprimi ion nemoralan aŭ laŭsocie nefarindan. La deveno de '-aĉ-' estas de la itala lingvo. Similaj afiksoj en aliaj lingvoj estas: en la [[franca]] la afikso ''-âtre'' (marâtre ''bopatrinaĉo'' (malbona bopatrino), ''duonpatrinaĉo'' (malbona duonpatrino), ''patrinaĉo'' (malbona patrino)) kaj en la [[itala]] la afikso ''-acci-'' (scarpa ''ŝuo'' — scarpaccia ''ŝuaĉo''). La afikso -aĉ- estis oficialigita en [[1909]] en la [[Oficialaj aldonoj|Unua Oficiala Aldono]] al la [[Universala Vortaro]] de Esperanto.
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}} [http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiksoj/ach.html Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) pri la afikso -aĉ-]