Batalo de Leipzig: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 71:
Sed la dekstra flanko de la bohema armeo sub Benningsen unue posttagmeze enbataligis. Li konkeris Zuckelhausen, Holzhausen kaj Paunsdorf, post kiu 3000 ĝis 4000 saksoj kaj 500 virtembergaj rajdistoj sub generalo de Normann transkuris al la alia batalinta flanko. Ĉe la sturmo de Paunsdorf jam kunagis Bülow kaj Wintzingerode de la norda armeo, kiuj malgraŭ la rifuzo de Bernadotte estis alvenintaj. Langeron kaj Sacken de la Sileza armeo konkeris Schönefeld kaj Gohlis, kaj kiam la nokto komencis, la Francoj en la oriento kaj nordo de Lepsiko estis reirintaj kvaronan horon plue al Lepsiko. Se Gyulay estus okupinta kun sufiĉe da trupoj la pasejon de Lindenau, tiam estus la ringo ĉirkaŭ Napoleono fermita kaj la retiriĝo estus ne ebla por li. Dume Schwarzenberg havis pripensojn, devigi la ankoraŭ timitan kontraŭulon al batalo de senespereco, kaj Gyulay ricevis la komandon, nur rigardadi la malamikon kaj eviti la atakon ĉe Pegau. Tio okazis, kaj tiel Bertrand povis iri la straton al Weißenfels senprobleme, kien ekde tagmezo ĉe la trajno la veturiloj kun vunditoj kaj la artileriaro sekvis al li. En la nokto ekis la elmarŝo de la armeo mem, la gardistaroj, la rajdistaro, la korpuso Claude Victor-Perrin kaj Charles Pierre François Augereau, dum Jacques MacDonald, Ney kaj Alexandre-Jacques-Bernard Law de Lauriston estu defendintaj la urbon kaj sekurigintaj la retiriĝon; ĉiuj lokoj ekster Lepsiko estis malokupitaj.
 
== Retiriĝo de la Francojfrancoj ==
Napoleono estis, malvenkon evidente ne enkalkulinte, farinta nur almenaŭ sufiĉajn preparojn por retiriĝo. Tial li procedis nur iom post iom, ankaŭ ĉar nur unu strato estis preta por iri sur ĝi al Weißenfels. Dume estis malakceptita la propono de caro Aleksandro, transpasi la riveron Pleiße kun unu parto de la armeoj kaj bloki tiun straton. Ankaŭ ne akceptita estis la propono de Blüchner, persekuti la malamikon kun rajdistaro da 20 000 soldatoj. Oni prepariĝis por nova batalo la 19an de oktobro. Post la matena nebulo dissolviĝis kaj la Franca retiriĝo montriĝis, oni komencis kun la sturmo de Lepsiko. La Franca armeo retiris trorapidinte al la Ranstädt-pordego, unu el la Lepsikaj urbpordegoj, kaj Napoleono mem nur kun klopodego povis atingi la straton ''Ranstädter Steinweg''. Dume la Rusa truparo sub la komando de Langero kaj Sacken estis konkerinta la antaŭurbon ''Hallesche Vorstadt'', Bülow estis konkerinta la antaŭurbon ''Grimmaische Vorstadt''; ĉi tie la kenigsberga landdefenda bataliono sub majoro Friccius unue povis eniri en la urbon; alia Lepsika pordego, la ''Peterstor'' en la Sudo estis kaptita per Bennigsen. Poste la Elster-ponto antaŭ la Ranstädt-portego, sur kiu la retiriĝo okazis, estis eksplodigita, la defendantoj ne plu povis koordini. Multoj mortis fuĝinte, ankaŭ marŝalo Poniatowski; alioj devis kapitulaci kaj iĝis mitilaj kaptitoj.