Administraj unuoj de Azerbajĝano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e - tajperaro
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
Aldone, Azerbajĝano estas subdividata en naŭ ekonomiajn regionojn (en la [[azerbajĝana]] plurale ''İqtisadi Rayonar''; singulare ''İqtisadi Rayonu''), kiuj '''''ne''''' kalkuliĝas kiel administraj unuoj.<ref>[http://azregionaldevelopment.az/en/regionlar.html anglalingva teksto "Regionoj de Azerbajĝano"], Regiona Evoluiga Centro de Azerbajĝano. </ref>
Ĉiu ekonomia regiono ampleksas kelkajn distriktojn. La Aŭtonoma Respubliko [[Naĥiĉevano]] formas apartan, dekan, ekonomian regionon.
 
La teritorio de [[Montara Karabaĥo]] laŭ la vidpunkto de la registaro de Azerbajĝano dividatas en la distriktojn [[Ĥoĝavend]], Ŝuŝa, [[Ĥoĝali]], la orientan parton de la [[Kelbaĝara distrikto]] kaj la okcidenta parto de la [[Tartar (rajono)|Tartara distrikto]]. En sovetuniaj tempoj la regiono estis konata kiel [[Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo]]; tamen la 26-an de novembro 1991, la parlamento de Azerbajĝana SSR]] nuligis la aŭtonomecan statuson. Ekde tiam la teritorio de la aŭtonoma provinco estis administre dividita inter la cititaj distriktoj.
 
Kiel rezulto de la [[Milito en Montara Karabaĥo]], la plej granda parto el ĝia teritorio estas nun sub la kontrolo de la etne armenaj armeoj de [[Montara Karabaĥo]] kaj [[Armenio]]. La mem-proklamita [[Respubliko Montara Karabaĥo]] ankaŭ kontrolas grandan parton de sudokcidenta Azerbajĝano ekster Montara Karabaĥo. La Respubliko Montara Karabaĥo ne rekonas tiujn la distriktan dividon de Azerbajĝano rilate al la disputata teritorio de Montara Karabaĥo kaj havas sian [[teritoria organizado de Respubliko Montara Karabaĥo| propran sistemon de administra divido]].
 
{{projektoj}}