Ŝablono-Diskuto:Informkesto lando: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 176:
 
== Aŭtomata transpreno de la parametro "ŝtatestro" el Vikidatumoj ==
Ĝis nun la informkesto - se eble - prenis el vikidatumoj la parametron "p6" kaj nomis la informon "ŝtatestro". Kiel montras ekzemple la indiko pri Ĉado, en vikidatumoj la parametro p6 estas la ĉefministro, dum p35 - en vikidatumoj esperantlingve nomata ekzakte "ŝtatestro" - estas la ŝtata prezidanto, kiu efektive estas la ŝtatestro. Mi do ŝanĝas la indikon de la informkesta parametro ŝtatestro de vikidatumero "p6" al "p35". Tamen povus esti, ke la kutimoj trakti la kodojn "p6" al "p35" rilate al xtataŝtata prezidanto kaj ĉefministro ankoraŭ ŝanĝiĝos. Bonos atenti la evoluon. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 21:06, 19 jul. 2016 (UTC)
 
== Flago kaj blazono ==
Laŭ la lasta programiga ŝanĝo de Robin van der Vliet, la informkesto nun nepre ignoras ĉiun informkestan indikon pri flago aŭ blazono, sed nur orientiĝis laŭ la multlingva vikidatumaro. La sinsekvo estu unue atenti la informkestajn indikojn, kaj nur due la vikidatumaron. Ekzemple en la ŝablona dokumentado la ekzemplo pri Albanio nun estas sen indiko pri albanaj flago kaj blazono, ĉar en la angla vikidatumero "Template:Infobox country" ne indikiĝas flago aŭ blazono - tutegale ke en la informkesto mem estas indikoj. Tiel ne bonas. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 18:22, 13 sep. 2016 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto lando".