Gvanŝio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 62:
=== [[Subtropiko|Subtropikaj]] sovaĝaj bestoj kaj plantoj ===
 
Gŭangŝjio estas abunda je sovaĝaj [[bestoj]]: Tie oni jam trovis 929 specojn da sovaĝaj [[vertebruloj]], kiuj konsistigas 43.3% de tiu de Ĉinio. Tie estas [[blankkapa presbito]] kaj aliaj 25 specioj da unuaklasaj bestoj protektataj de la ŝtato, kiuj konsistigas 26.8% de la protektataj specoj de la lando; makako kaj aliaj 123 specoj da duaklasaj protektataj bestoj, kiuj konsistigas 51% de tiuj de la lando. La blankkapaj presbitoj, orkapaj kaj fajrovostaj ortotomoj (Orthotomus), kaj aliaj 15 specoj da specialaj sovaĝaj bestoj vivas ekskluzive en Gŭangŝjio. Alia ekzemplo lade besto nur vivanta en la orienta parto de Gŭangŝjio kaj de la najbaraj provincoj [[Junano]] kaj [[Hajnano]] estas la [[arbosoriko]], laŭ aspekto iom simila al sciuro.
 
Ankaŭ specoj de la tieaj sovaĝaj plantoj estas inter la unuaj lokoj de la lando. Tie jam malkovriĝis 8354 specoj da sovaĝaj plantoj, kiuj okupas la trian lokon de la lando. Tie kreskas ankaŭ 122 specoj da plantoj pereontaj kaj protektataj de la ŝtato, kiuj konsistigas 31.6% de tiuj de la tuta lando kaj okupas la duan lokon de Ĉinio.