Germanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
'''Germanio''' aŭ '''Germanujo''' estas [[demokratio|demokrata]] [[federacio|federacia ŝtato]] en [[Mezeŭropo]]. Najbaraj ŝtatoj estas [[Danio]], [[Pollando]], [[Ĉeĥio]], [[Aŭstrio]], [[Svislando]], [[Francio]], [[Luksemburgo (lando)|Luksemburgo]], [[Belgio]] kaj [[Nederlando]]; la [[Norda Maro]] kaj la [[Balta Maro]] estas la naturaj ŝtataj limoj en la nordo.
 
La oficiala titolo estas [[germana lingvo|germane]] ''Bundesrepublik Deutschland'' {{Prononco|BUNdesrepubli:k DOJĈlant}} ({{Aŭdio|De-Bundesrepublik_Deutschland.ogg|aŭskultu}}), kiu estas vortkreaĵo de la unua ŝtata prezidanto post la [[Dua Mondmilito]], [[Theodor Heuss]] - en Esperanto [[Federacia Respubliko Germanio]] laŭ la [[Gazetara kaj informa centro de la federacia registaro de Germanio]] aŭ [[Federacia Respubliko Germanujo]] laŭ listo de la ŝtata ministerio pri eksteraj rilatoj.<ref name="FederaciaRespublikoGermanujo">[http://www.auswaertiges-amt.de/cae/servlet/contentblob/373556/publicationFile/131097/BundesrepublikDeutschland.pdf Laŭ la pdf-dosiero ''Amtliche Übersetzungen für "Bundesrepublik Deutschland"'']</ref> La federacia ĉefurbo kaj registara centro estas [[Berlino]] laŭ artikolo 22/1 de la [[konstitucio]]; sed multaj ministraj laborlokoj kaj kelkaj federaciaj institucioj ankoraŭ restas en la eksa ĉefurbo (nun: federacia urbo) [[Bonno]].
 
La politika sistemo estas federacia kaj organizita kiel parlamenta demokratio: laŭ artikolo 20 de la konstitucio Germanio komprenas sin kiel demokrata kaj sociala federacia ŝtato kaj kiel jura ŝtato. Ĝi konsistas el 16 parte suverenaj [[federacia lando (Germanio)|landoj]].