IJK 1975: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Unua}}
{{Informkesto renkontiĝo}}
[[Dosiero:Fredericia Bymuseum - Puutarha IM7876 C.JPG|eta|240px|<center>bieno en la etnografia muzeo de Fredericia]]
La '''31-a Internacia Junulara Kongreso''' ([[IJK]]) de [[TEJO]] okazis inter la [[19-a de julio|19-a]] kaj [[26-a de julio]] [[1975]] en la urbo [[Fredericia]] en la centro de [[Danio]]. La kongreson partoprenis 265 junaj [[esperantisto]]j - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.
 
Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo "kultura interŝanĝo kaj la signifo kaj ebloj de Esperanto en ĉi-tiu kampo", kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, inter alie de ties [[komitato de TEJO|komitato]].
 
[[Dosiero:kongresa libro de la IJK 1975.jpg|eta|maldekstra|120px|<center>kongresa libro de la IJK 1975 (kovrilpaĝo)]]
Laborgrupoj inter alie diskutigis la temojn "la dan-germana minoritatoproblemo - ĉu modelo por Eŭropo?", "tensio inter kulturinterŝanĝo kaj konservo de la propra kulturo en la ekzemplo de Japanio", "kulturinterŝanĝo en edukaj sistemoj de diversaj landoj", "kulturinterŝanĝo inter industrie evoluintaj kaj evoluiĝantaj landoj" kaj "lingvoj kaj malkoloniigo". La kultura programo unuflanke elstarigis la lokan kulturon de la duoninsulo [[Jutlando]] kaj la [[regiono Suda Danio]], kaj aliflanke plurajn kulturojn de relative malmultaj anoj, ekzemple en la "vespero de malmulte konataj kulturoj", kiun la kongresanoj nomis "kontraŭ-[[kokakolao|kokakolaa]] vespero", iom kritike pri la ĉie sameca troveblo de la "tutmondaj" produktaĵoj [[kokakolao]], frititaj terpomoj aŭ [[hamburgero]]j de [[McDonalds]]. Multe pli ol en postaj generacioj de junaj esperantistoj en la [[1970-aj jaroj]] fortis kontraŭo al komerca tutmondeco de usonaj produktoj unuflanke kaj de la usone angla lingvo aliflanke - esperantistoj de la [[1980-aj jaroj]] kontraŭe ofte argumentis ke "lernante Esperanton ni ne forgesas la antaŭe lernitan anglan lingvon, sed ni sekve havas alternativon, povas elekti inter komerce multuzata nacia kaj vere internacia neŭtrale ponta lingvo".
 
Pluraj ekskursoj pliprofundigis la ekkonon de la loka kulturo, inter alie tuttaga ekskurso al la insulo [[Fueno]] (''Fyn''), kiu troviĝas vidalvide de la marborda urbo Fredericia, aliflanke de la markolo [[Eta Belto]].
Linio 17 ⟶ 19:
[[Kategorio:Internacia Junulara Kongreso|31-a IJK]]
[[Kategorio:Esperanto-movado en Danio]]
[[Kategorio:Esperanto-renkontiĝoj en 1975]]