Ĝermolisto de germanaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Linio 260:
-->
== R ==
=== [[Max Reichelt]] ===
'''Max Reichelt''' estis germana libroeldonisto, kiu ĝis la fino de la [[Dua Mondmilito]] vivis en [[Friedland in Niederschlesien]] kaj en 1931 tie kun aliaj urbaj esperantistoj fondis la klubon ''Ĉiam antaŭen''. Kiam en 1946 ĉiuj loĝantoj de la orienta parto de Germanio estis amase forpelitaj, li kun sia familio sukcesis trovi novan vivlokon en [[Villingen-Schweinningen]] kaj plu eldonis librojn tie, inter alie en 1948 ankaŭ koloran murkalendaron de lia nova urbo ''Villingen'' kun germanlingvaj klarigoj pri la gramatiko de Esperanto sur ĉiu kalendara folio. German- kaj franclingvaj libroj aperis almenaŭ ĝis la jaro 1955 je la eldoneja nomo ''Edition Max Reichelt''.
 
* [http://www.bildarchivaustria.at/Pages/ImageDetail.aspx?p_iBildID=10238886 informo pri la Aŭstria Nacia Biblioteko pri la murkalendaro de 1948]
 
=== [[Hermann Remers]] ===
'''Hermann REMERS''', germano, tornisto. Naskiĝis en [[1891]] en Duseldorfo ([[Düsseldorf]]), mortis en la [[14-a de oktobro]] [[1928]]. Aktivulo en la loka laborista grupo. Kunfondinto de la eldon-kooperativo de [[SAT]] kaj la kasisto ĝis [[1924]]. Kunlaboris al [[SAT]]-gazetoj. [[Enciklopedio de Esperanto - R|EdE-R]]