Marĉa cirkuo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 57:
Plej populacioj de Marĉocirkuoj estas [[birdomigrado|migrantaj]] aŭ disiĝemaj. Kelkaj birdoj vintras en pli mildaj regionoj de suda kaj okcidenta Eŭropo, dum aliaj migras al [[Sahelo]], baseno de [[Nilo]] kaj regiono de la [[Afrikaj Grandaj Lagoj|Grandaj Lagoj]] de [[Afriko]], aŭ al [[Arabio]], la [[Hinda subkontinento]] kaj [[Birmo]]. La [[subspecio]] ''harterti'' de loĝantaj birdoj la tutan jaron loĝas en [[Maroko]], [[Alĝerio]] kaj [[Tunizio]].
 
[[vaganteco ĉe birdoj|Vagantoj]] atingis [[Islando]]n, la [[Acoroj]]jn, [[Malajzio]]n kaj [[Sumatro]]n. La unua dokumentata (sed nekonfirmata) vidaĵo en [[Ameriko]] estis unu birdo ŝajne fotata la [[4an de decembro,]] [[1994]] ĉe la Nacia Naturrezervejo Chincoteague en [[Kantono Accomack (Virginio)]] ([[Usono]]). Sekve estis konfirmataj vidaĵoj el [[Gvadelupo]] (vintre de 2002/2003) kaj el Nacia Naturrifuĝejo Laguna Cartagena de [[Puerto Rico]] (komence de 2004 kaj januaro/februaro 2006).<ref>AOU (2000), Banks ''et al.'' (2005), Merkord ''et al.'' (2006)</ref>
[[Dosiero:Eurasian Marsh Harrier (Circus aeruginosus) in Kolkata W.jpg|eta|dekstre|200px|Vintranta ino ĉase ĉe [[Kolkato]] ([[Okcidenta Bengalo]], [[Barato]])]]