Muslim Magomajev: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e {{vivtempo}}, ŝablono
Neniu resumo de redakto
Linio 32:
Post fino de la muzika lernejo ĉe la Bakua konservatorio Muslim Magomajev eniris la Azerbajĝanan konservatorion, kie li studis la kant-arton. Li famiĝis tutlande post la partopreno en la lasta koncerto de la festivalo de la azerbajĝana arto en la jaro 1962 (en [[Moskvo]]). La {{daton|10|novembro|1963}} okazis lia unua sol-koncerto en la koncertejo "Ĉajkovskij".
 
En la jaro 1963 Magomajev iĝas solisto de la Azerbajĝana teatro de opero kaj baleto kaj daŭre kantas sur koncertejaj scenejoj. En la jaroj [[1964]]-[[1965]] li staĝis en la [[Milano|milana]] teatro [[La Scala]]. Fine de la 1960-aj — komence de la 1970-aj jaroj li multfoje sukcese koncertis en diversaj koncertaj centroj de [[Eŭropo]] kaj ricevis kelkajn gravajn premiojn (i.a., la "Oran Diskon" en [[Cannes]] en la jaro 1969). Malgraŭ la invito al la Moskva Granda [[Bolŝoj-Teatro]] li elektis kiel ĉefan aktivaĵon la popularajn kantojn.
 
En la jaro [[1973]], estante nur 31-jara, li iĝas [[Popola artisto de Sovetunio]]. Inter la jaroj [[1975]] kaj [[1989]] li estris la Azerbajĝanan ŝtatan estrad-simfonian orkestron, kun kiu li multe gastrolis tra Sovetunio.
Linio 39:
 
La {{daton|25|oktobro|2008}} estante 66-jara li mortis en Moskvo pro daŭra malsano de la [[koro]].
 
La kantisto estas enterigita en Aleo de honoraj tomboj en Bakuo.
 
== Familio ==
 
Li estis edzo de fama rusia kantistino [[Tamara Sinjavskaja]] ekde la [[24-a de novembro]] [[1974]]. Li adoptis ŝian filinon - ''Marina Magomajeva-Kozlovskaja''.
 
== Famo kaj kreado ==
Linio 46 ⟶ 52:
La repertuaro de Muslim Magomajev enhavis pli ol 600 kantojn (rusaj romancoj, operaj, popularaj kantoj); li mem aŭtoris pli ol 20 kantojn kaj komponis muzikon por kelkaj filmoj. Krome, li estis filmita en kelkaj filmoj kaj sonigis kelkajn animaciajn filmojn.
 
Li estis dekoraciita per kelkaj ordenoj, i.a., Ordeno de Honoro, [[Ordeno de la Laborista Ruĝa Standardo]] kaj Ordeno de Amikeco inter Popoloj. Lian nomon havas [[asteroido]] "[[4980 Magomaev]]".
 
== Eksteraj ligiloj ==