'''Alepo''', ([[Araba lingvo|arabe]]: '''حلب''', {{prononco|HAlab}}, [[kurde]] ''Helep'', [[turke]] ''Halep'', [[armene]] Հալէպ, [[aramee]] ܚܠܒ, ''Halab'') estas laŭ grandeco la dua siria urbo.
Ĝi nomiĝas ankaŭ "Norda ĉefurbo". Ĉirkaŭ 1000 jarojn antaŭ Kristnasko, la urbo nomiĝis Beroea. La [[Ekonomioekonomio]] de Alepo baziĝas sur negoco kun agrokulturoj produktoj, silko, tapiŝoj, arĝentaĵoj kaj oraĵoj. Ankaŭ mondkonata estas alepa [[sapo]]. Alepo estas granda komerca urbo kaj sur diversaj varoj oni povas trovi glumarkon "Produktita en Alepo". Sur alta monteto troviĝas citadelo. Laŭ diversaj legendoj, sur tiu monteto iam loĝis profeto [[Abraham]]. La citadelo estis kelkfoje damaĝita per [[tertremo]]j kaj denove rekonstruita.
Alepo situas ĉe {{koordinatoj gm|36|14|N|37|10|O}} en horzono [[UTC]]+2h. Ĝi havas loĝantaron de proksimume 1.700.000 homoj (taksita en [[2003]]).