Ĝermolisto de germanaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 41:
 
=== [[Karl Breuninger]] ===
'''Karl BREUNINGER''' (naskiĝis en 1944) estas germana fizikisto kaj esperantisto, kiu vivas en [[Germering]], sudokcidenta antaŭurbo de Munkeno. Jam la patro estis esperantisto, sed ne transdonis la lingvokonojn al la filo, nur foje en la 1960-aj jaroj gaste kunprenis lin al Esperanto-kongreso. Iom poste Karl Breuninger memstare lernis la lingvon dum sia studado de fiziko en Stutgarto. Ekde la komenciĝo de la profesia vivo, li gvidas Esperanto-grupon en sia loĝloko, kiun frekventas ankaŭ membroj de la komunumoj [[Puchheim]], [[Gröbenzell]] kaj aliaj loĝlokoj de la [[distrikto Fürstenfeldbruck]]. Krome li ankaŭ aktivas en la tradicia ''Esperanto-Societo [[Munkeno]]'', kiu fondiĝis en 1891, nur kvar jarojn post la [[Unua Libro|unua lernolibro de Esperanto]], kaj do estas inter la tutmonde unuaj Esperanto-unuiĝoj. Karl Breuninger en sia domo gastigas la bibliotekon de la societo, kaj en majo 2016 li kunorganizis la [[93-a Germana Esperanto-Kongreso|93-an Germanan Esperanto-Kongreson]] en Munkeno, kadre de kiu festiĝis la 125-jara jubileo de la loka grupo, kaj honoriĝis ankaŭ lia propra esperantista aktivado.
 
* [http://www.sueddeutsche.de/muenchen/fuerstenfeldbruck/germering-verstehen-und-verstaendnis-1.2627505 artikolo pri Karl Breuninger en la gazeto] [[Süddeutsche Zeitung]] la 30-an de aŭgusto 2015 ({{de}})