Dana lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Gamren (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
La '''dana lingvo''' ({{lang-da|dansk}} [densk]) estas [[ĝermana lingvo|ĝermanida lingvo]].
 
Oni skribas ĝin per [[latina alfabeto]] kun kelkaj kromsignoj: Æ, æ [e, ''ä'']; Ø, ø [o, ''ö'']; Å, å [o]). La dana lege tre similas al la [[norvega lingvo|norvega]] kaj la [[sveda lingvo|sveda]], sed pro ĝia stranga son-evoluo la dana kutime kaŭzas problemojn por aliaj [[Skandinavio|skandinavoj]] - kaj inverse - se parolata rapide.
 
== Specimeno ==
Linio 43:
== Son-sistemo ==
 
Unu el la plej trafaj trajtoj de la dana estas ties ''stød'' [stozˈsd̥øð] ("[[ekpuŝeto]]") je vokaloj en certaj pozicioj: La ununura prononc-malsamo inter ''mand'' [men] "viro" kaj ''man'' "oni" estas, ke la unua eldiratas kun forta kunpremo de la laringo, aŭ raŭkigo de la gorĝa aer-fluo, simila al, sed pli forta ol, tiu trovata en nord-[[angla lingvo|anglaj]] dialektoj (ekzemple en ''butter'' [ba?a]).
La najbaroj de [[Danio]] kutimas diri, ke danoj parolas kun [[terpomo]] en la gorĝo, kaj ne malprave:
Unu el la plej trafaj trajtoj de la dana estas ties ''stød'' [stoz] aŭ [[ekpuŝeto]] je vokaloj en certaj pozicioj: La ununura prononc-malsamo inter ''mand'' [men] "viro" kaj ''man'' "oni" estas, ke la unua eldiratas kun forta kunpremo de la laringo, aŭ raŭkigo de la gorĝa aer-fluo, simila al, sed pli forta ol, tiu trovata en nord-[[angla lingvo|anglaj]] dialektoj (ekzemple en ''butter'' [ba?a]).
La dana estas tre vokal-riĉa lingvo, kaj montras la naŭ vokal-signoj de ĝia [[alfabeto]] (a, e, i, o, u, y, æ, ø, å) nur malbone la realon: Pluraj vokalsonoj ne havas propran literon, ekzemple ''a'' povas reprezenti kaj e-ecan sonon similan al angla ''a'' en ''man'', kaj esperantan ''a'' en "galapaga". Aldone, ĉiu vokalo povas esti longa aŭ mallonga, kun-puŝeta aŭ sen-puŝeta, kaj formi parton de [[diftongo]] aŭ eĉ [[triftongo]]* (ekzemple ''færge'' [fa<sup>o</sup>ŭe]).
Kiam la signoj ''g'' aŭ ''r'' troviĝas postvokale, ili iĝas parto de diftongo, aŭ tute malaperas: ''og'' [oŭ] "kaj", ''flag'' [flej] "flago", ''bar'' [ba<sup>o</sup>] "nuda", ''Norge'' [noŭ] "Norvegio".