Ĝermolisto de germanaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 276:
'''Josef PONTZ''' (ponc), germano, [[doktoro]] jura kaj notario en [[Jablonec]] a. N. ([[germane]] Gablonz, [[Ĉeĥoslovakio]]). Naskiĝis la [[5-a de julio|5-an de julio]] [[1895]] en Haslau ([[ĉeĥe]] Hazlov) apud Aŝ. Esperantisto ekde [[1909]]. Aktive kunlaboris en la landa organizo, prezidis la organizaĵon [[Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio]] (GEL).
 
[[dosiero:Ellie Stein 1990-aj jaroj en San Diego.jpg|eta|200px|<center>''Birgit Prien'' en la 1990-aj jaroj en [[San Diego]], kun la frato [[Thomas Pusch]] maldekstre kaj kun loka esperantistina gastigantino [[Ellie Stein]] centre]]
=== [[Birgit Prien]] ===
'''Birgit PRIEN''' - naskiĝis la {{naskiĝdato|1970|3|4}}, do nun {{aĝo|1970|3|4}}-jara (ĝis 1999 ''Birgit Pusch'') - estas germana esperantistino kaj informadika ekonomikistino vivanta en [[Kelkheim]], Hesio. Lerninta Esperanton en 1982, 12-jara, post kiam ŝi vidis la multajn internaciajn vojaĝojn de la frato [[Thomas Pusch]], ŝi aktivis en la komisionoj pri renkontiĝoj kaj pri amaskomunikila agado de [[Germana Esperanto-Junularo]]. Post studado en la [[Teknologia Universitato de Berlino]] kun po unu jaro da lernado en [[Fort Lauderdale]], Florido, kaj [[Nantes]], Francio, ŝi laboris en bankoj de [[Londono]] kaj [[Frankfurto ĉe Majno]], kaj en 1999 fondis esperantistan familion kun filino nun {{aĝo|2003|3|27}}-jara kaj filo nun {{aĝo|2006|12|4}}-jara. De 2011 ĝis 2015 la familio vivis en [[Wezembeek-Oppem]] en la [[Brusela Ĉefurba Regiono]] kaj ankaŭ tie havis esperantistajn gastojn.