Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 315:
Saluton kaj dankon. Mi tute ne scias kiel mi forgesis ligi tiun foton al la koncernaj artikoloj. Nun mi ĵus faris tion ĉe
[[71-a Hispana Kongreso de Esperanto]], ĉe [[Ventmuelejo]] kaj ĉe [[Campo de Criptana]], kaj en ties klarigoj estas sufiĉe da informo. Amike.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 17:43, 12 jan. 2017 (UTC)
:Tre bone: Mi ankoraŭ aldonis ŝablonon "informo por dosiero" kaj poste ŝovis la dosieron al la vikimedia komunejo, kie ankaŭ aliaj projektoj povos uzi ĝin. Cetere: En [[Campo de Criptana]] vi povas vidi, ke mi ankoraŭ adaptis la informkeston (tiujn de la aliaj komarkaj komunumoj ankaŭ): En multaj artikoloj pri municipoj de Hispanio aperas eraromesaĝo kaj mondmapo, ĉar en la informkesto mankas parametro "regiono-ISO = ES" (kio aperigas situon sur mapo de Hispanio - eblas ankaŭ meti kodon ES-CM, tiam aperas la regiona mapo, sed por internacia orientiĝo la situo en tute Hispanio tute utilas). Farinte tion, ofte daŭre estas eraromesaĝo: se estas tiel, probable estas punkto ene de la nombro pri loĝantoj (do indas forigi tiun punkton). Aldone: en la informkesto ofte estas mesaĝo kia <nowiki>"| komarko = [[Manĉa Centro]]<!--tio ankoraŭ ne funkcias-->"</nowiki>, sed mencio de komarko tutbone funkcias, per "| titolo de administra unuo1 = Komarko" nova linio "| administra unuo1 = [[Manĉa Centro]]". Kaj laste: se en la informkesto estas koordinatoparametroj malplenaj, senĝene eblas forviŝi tiujn liniojn, ĉar la koordinatoj ĉiukaze fidinde venas el vikidatumoj, kaj tiuj malplenaj koordinatoj ne uzatas. Tiuj riparoj estas tre ŝablonaj, kaj mi jam faris ilin pri la municipoj de kelkaj provincoj de Hispanio, sed ĉar mi ne estas roboto mi certe ne traplugos ĉion komplete. Mi ne volas alvoki vin mem traplugi aliajn partojn de Hispanio, sed se vi ĉiukaze redaktas artikolon pri hispania municipo kaj vidas iun el la menciitaj fuŝoj, vi sciu kiel eblas mem ripari ilin. ĉu?