Apopleksio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
As eo (diskuto | kontribuoj)
enmeto de ŝablono malsano, aldono de kategorio, pliampleksigo de la enhavo, enkonduko de paragrafoj - mankas ankoraŭ aldono de pluraj referencoj kaj bildoj por klarigo kaj metado de pli da ligiloj
Linio 1:
{{Informkesto malsano
[[Dosiero:MCA Territory Infarct.svg|eta|interna foto de apopleksio en cerbo]]
| Nomo = apopleksio
'''Apopleksio''' (aŭ '''cerbovaskula akcidento''', '''CVA''') estas la abrupta perturbo de la cerbaj funkcioj, kiun kaŭzas grava malpliiĝo de sangofluo kaj sangumo en certa cerboparto.
| Dosiero = MCA Territory Infarct.svg
| Priskribo = bildo de komputila tomografio de apopleksio en cerbo
| KIM-10 = G45.- , I60.- ĝis I64
<!-- ĉies statistikaj indikoj -->
| Incidenco = 140-230/100.000 enloĝantoj
| Mortofteco = 15-20%
| Stat = <ref> Reinhard, M.; Hetzel, A. Meckel, S.; Spreer, J. (2013) Zerebrale Ischämie & Intracranielle Blutungen. En: Hufschmidt, A., Lücking, C., Rauer, S.: Neurologie compact, Thieme-Verlag: Stuttgart/New York </ref>
<!-- Klinika bildo -->
| Paso = akuta
| Kaŭzo = ŝtopiĝo aŭ rompiĝo de cerba vaskulo
| Sistemo = centra nervosistemo
}}
 
'''Apopleksio''' (laŭ angla ekzemplo ankaŭ '''cerbovaskula akcidento''', '''CVA)''' estas supernocio de diversaj malsanoj, kies komuna trajto estas subita perturbo de la [[sangocirkulado]] en la [[Centra nerva sistemo|centra nervosistemo]]. Ĝi  kaŭzas multajn diversajn simptomojn depende de la regiono, kiu estas trafita.
Rezulte de apopleksio formortas cerba histo kaj tiel damaĝiĝas la vid-, parol- perceptokapablo kaj la movfunkcioj (ekz. paraliziĝo de membroj, korpoflanko). La danĝeron je apopleksio pligrandigas la fumado, alta kolesterina nivelo, diabeto, maljuniĝo kaj kelkaj heredaj malsanoj.
 
Ĉar el apopleksio povas sekvi daŭra damaĝo kaj handikapo, ege urĝas, ke paciento montranta la simptomojn de apopleksio estas alhospitaligata laŭ eble plej rapide. Prefere oni voku la ambulancon. Tiam la ekzamenado kaj diagnozado povas komenciĝi senpere.
Estiĝo de apopleksio aperas kun unu el la subaj okazaĵoj:
 
== Termino ==
# estiĝo de sangokoagulaĵo en la cerba vejno ([[trombozo]]; plej ofte)
Pro la subita ekesto de simptomoj, en naciaj lingvoj la populara vorto por tio ofte venas de la signifo „bato“ aŭ „atako“ (angle: stroke, germane: Schlag(anfall), latine: ictus, france: attaque cérébrale). En Esperanto ne evoluis nefakula vorto, ĉar mankis la ĉiutaga bezono. La vorto apopleksio tamen estas malpreciza, ĉar ĝi rilatas al tuta grupo de [[Neŭrologio|neŭrologiaj]] malsanoj, kiuj prezentas similajn simptomojn, sed bezonas alian traktadon.
# alvenas sangokoagulaĵo en arterion, nutranta la cerbon (ĝi estiĝas en alia korpoparto; [[embolio]].)
# provizora spasmo de la arterioj aŭ apenaŭ-fluo de sango pro artiosklerozo
# kreviĝo de la arteria muro, sangumo (alta sangopremo, malfortiĝo pro artiosklerozo)
 
== Epidemiologio ==
Eta apopleksio okazas, kiam la maldikaj arterioj de la cerbo fermiĝas pro arteriosklerozo, la sennutra cerboparto formortas, estiĝas trueto. Dum longa tempo, la truetoj obliĝas kaj povas okazi [[Alzheimer-malsano]].
Mondskale, en 2015 apopleksio estas la dua plej grava kaŭzo de mortoj. Entute mortis 6,24 milionojn da homoj pro apopleksio<ref><nowiki>http://who.int/mediacentre/factsheets/fs310/en/</nowiki></ref>. La incidenco de apopleksioj estas 140-230/100.000 enloĝantoj/jaro, sed la risko malsamas depende de geografiaj regionoj, etno, sekso, socia tavolo kaj aliaj faktoroj.<ref name=":0">Reinhard, M.; Hetzel, A. Meckel, S.; Spreer, J. (2013) Zerebrale Ischämie & Intracranielle Blutungen. En: Hufschmidt, A., Lücking, C., Rauer, S.: Neurologie compact, Thieme-Verlag: Stuttgart/New York</ref>
 
La risko por havi apopleksion forte dependas de la aĝo. Ĝi kreskas laŭ eksponenciala maniero kun la vivaĝo, tiel ke 95% el la pacientoj kun apopleksio aĝas 45 jarojn kaj pli, kaj proksimume du trionoj de la pacientoj aĝas pli ol 65 jarojn.<ref>''National Institute of Neurological Disorders and Stroke (NINDS)"Stroke: Hope Through Research", National Institutes of Health''</ref> <ref>''Senelick, R.C., Rossi, P. W., Dougherty, K. (1994) Living with Stroke: A Guide for Families. Contemporary Books: Chicago ISBN0-8092-2607-3OCLC40856888 ''</ref>La risko por apopleksio estas iom pli alta por viroj ol por inoj, sed ekde la aĝo de 80 jaroj la risko preskaŭ samaltas por ambaŭ seksoj.<ref name=":0" />
Postsekvoj: la unua [[ikto]] havas gravajn postsekvojn: dum mallonga tempo okazas ampleksa paraliziĝo, parol-malkapablo, [[komato]] aŭ morto.
 
'''Faktoroj altigantaj la riskon''' por apopleksio krom aĝo kaj sekso estas diabeto, konsumo de tabako, alta sangopremo, alta kolesterola nivelo, kora malsano, atria fibrilacio kaj antaŭa apopleksio.<ref>Poeck, K., Hacke, W. (2006) Neurologie. Springer Medizin Verlag: Heidelberg, <nowiki>ISBN 978-3540299974</nowiki></ref>
Alifoje okazas etaj apopleksioj, kiam la malsanulo sentas malfortecon, stuporiĝon en membroj, sur vango. Dume povas aperi provizoras parol- aŭ vidmisturboj. Tiuj etaj iktoj povas ofte reveni kaj post ioma tempo kaŭzas pli ampleksan kaj daŭran paraliziĝon.
 
== Simptomoj ==
Se la maldekstra (plej ofte dominanta) cerboparto damaĝiĝis, tiam la dekstra korpoflanko paraliziĝas.
Simptomoj de apopleksio kutime manifestiĝas subite, sed povas ankaŭ dum kelka tempo pliiĝi. Ili povas aperi multforme kaj – depende de la grandeco de la apopleksio – ankaŭ pluraj samtempe.
* Vertigo, problemoj kun la balanco aŭ koordinado ([[ataksio]]), problemoj kun lerteco
* Vidmalkapabloj: subita blindeco je unu flanko de la vidkampo ([[hemianopsio]]), duobla vidado ([[diplopio]])
* Problemoj kun kompreno aŭ esprimo de lingvo ([[afazio]]), malklara elparolo ([[disartrio]]),
* Malorientiĝo
* Paralizo de unuopaj membroj aŭ de duono de la korpo (mono- aŭ hemiparezo) aŭ de la vizaĝo
* Pertubo de tuŝsento (hipestezio)
Kiel bona memorigilo, kvankam ĝi nekomplete priskribas la situacion, uzeblas la akronimo TEMPO (en la angla lingvo, la testeto estas konata sub la akronimo „FAST“):
{| class="wikitable"
|+TEMPO-testeto por rapida rekono de apopleksiaj simptomoj
!mallongigo
!staras por
!signifo
|-
|TE
|tempo esencas
|rimarkante la subajn simptomojn oni voku la ambulancon tuj
|-
|M
|malforteco de la brako
|maleblo komplete levi la brakojn (aŭ gambojn)
|-
|P
|problemoj de parolo
|maleblo de kompreno aŭ esprimiĝo
|-
|O
|oblikva buŝo
|parto de vizaĝo estas oblikva kaj ne bone moviĝas
|}
Ĝi estas akronimo por memori la simptomojn kaj laŭeble plej helpe reagi, se bezonatas. Frua rekono de la simptomoj estas la ĉefa faktoro por plibonigi la prognozon.
 
== Kaŭzoj de apopleksio ==
La sanguma apopleksio (cerebra hemoragio) havas diversajn simptomojn – plej ofte altan sangopremon –, ĝi ofte kaŭzas morton.
Ĝenerale oni distingas la cerban infarkton (aŭ cerban [[Iskemio|iskemion]]), kie pro ŝtopiĝo de vaskulo arteria aŭ vejna okazas manko de sango en iu cerba regiono, de la cerba [[Cerba sangado|hemoragio]], kie vaskulo rompiĝas kaj la sango fluas el la vaskulo en la organon.
 
En ambaŭ kazoj rezultiĝas manko de sango en la malantaŭa histo. Ĉar la cerbo estas organo kun rapida metabolismo, ĝi havas la plej grandan bezonon de [[oksigeno]] kaj [[glukozo]] por daŭrigi sian funkciadon. Jam mallonga halto de sangofluo (dum minutoj) povas kaŭzi misfunkcion.
Kuracado:
* ekkono de la simptomoj
* medikamentoj kontraŭ trombo
* analizo de vertebra likvaĵo
* operacio, forigo de trombo aŭ enplanto de nova arterio
 
=== Kaŭzoj de cerba iskemio ===
La malsanuloj povas vivi ankoraŭ 10–20 jarojn.
 
==== Arteria trombozo ====
Arteria [[trombozo]] estas okluzio de vaskulo pro obstaklo (ekz. koagulaĵo aŭ rompita plakaĵo ĉe la vaskula muro) formiĝinta surloke. Ĝi kaŭzas inter 20 kaj 40% de la cerbaj infarktoj.<ref name=":0" />
 
Tion povas kaŭzi en grandaj arterioj: arteriosklerozo, dissekcio de arterioj, diversaj inflamoj de la arterioj (arteriito Takayasu, arteriito tempia kaj aliaj) kaj misformado de arterioj kiel ekz. en la malsano Moya-Moya aŭ fibromuskola displazio.
 
En malgrandaj arterioj kutime respondecas por trombozo la tielnomata mikroangiopatio. Tio estas dumviva ŝanĝiĝo kaj dikiĝo de vaskula muro pro influo de diabeto kaj alta sangopremo. Krome la arterieta muro povas ŝanĝiĝi pro genetikaj malsanoj kaj cerba amiloidangiopatio.
 
==== Arteria embolio ====
El ĉiuj cerbaj infarktoj, [[Embolio|emboliaj]] infarktoj aperas en 25-40%. Embolia infarkto okazas, se en iu fora organo amasiĝas trombocitoj por formi koagulaĵon (embolion), kiu per la sangofluo estas transportita al cerba arterio kaj ŝtopas tion. Embolioj povas formiĝi plej ofte en la koro pro kormalsanoj kiel atria fibrilacio, endokardito kaj malsano de la kora muskolo, aŭ el la materialo de arteriosklerozaj plakaĵoj en antaŭaj, pli grandaj arterioj kiel la aorto.
 
==== Vejna trombozo ====
Samkiel oni povas have trombozon de gambaj vejnoj, ankaŭ en cerbaj vejnoj povas okazi trombozo. La fermiĝo de la vejnoj per koagulaĵo, precipe se temas pri granda vejno, malebligas la forfluon de la vejna sango. Sekve la eluzita sango stagnas en la kapilaroj; freŝa (oksigen- kaj glukozo-hava) sango ne povas atingi la nervoĉelojn, kiuj malgraŭ la troa sango ne ricevas la bezonatajn nutraĵojn. Ili malrapide formortas. Pro la troo de sango la infarktoj kaŭzataj de vejna trombozo tre ofte transformiĝas hemoragie.
 
==== Perturboj de [[Koagula sistemo|koagula]] sistemo ====
Ili estas relative maloftaj, kaj plejparte ludas rolon de kofaktoro, precipe ĉe junaj pacientoj. Ekzistas genetikaj perturboj kiel ekzemple manko de proteino S/C, mutacio de faktoro V, manko de AT III, aŭ dumvive alproprigitaj perturboj kiel hematologiaj malsanoj, antifosfolipid-antikorpoj-sindromo kaj aliaj.
 
==== Cerba hipoperfuzo ====
Se misfunkcio de koro aŭ pulmoj kaŭzas krizan malpliiĝon de la sangopremo („ŝokon“), ankaŭ la sangopremo de la cerbo malaltiĝas draste. Depende de la daŭro kaj graveco tiu manko de sango povas kaŭzi infarktojn multlokajn aŭ ĝeneralan damaĝon al la tuta cerbo.
 
=== Kaŭzoj de cerba hemoragio ===
Generale oni distingas diversajn specojn de enkraniajn hemoragiojn, inter kiuj la cerba hemoragio nur estas unu. Kutime cerbaj hemoragioj havas kiel bazon ian vaskulan problemon: misformado kiel kavernomo, amiloidangiopatio, aneŭrismo, arteria-vejna-misformado kaj aliaj. Al tiuj aldoniĝas alta sangopremo, kiu kondukas al rompiĝo de la cerba vaskulo.
La risko de cerba hemoragio estas plialtigita per konsumo de tabako, alkoholo aŭ kokaino kaj diabeto.
 
== Metodoj de diagnozado ==
Se paciento suferas de simptomoj, kiuj povas indiki apopleksion, tuja ekzamenado kaj diagnozo nepras, ĉar ĝenerale validas: Ju pli frue oni komencas la terapion, des pli verŝajna estas sukcesa remalfermo de la vaskulo aŭ haltigo de la sangado. El tiu sekvas, ke des pli verŝajnas, ke la daŭra damaĝo al la cerbo nur estas malgranda.
 
=== Unua paŝo (urĝa): diagnozo de la apopleksio mem ===
La diagnozado sekvas jenajn paŝojn:
# ekzamenado de simptomoj far kuracisto (prefere neŭrologo aŭ internisto)
# cerba bildigo ([[komputila tomografio]] (KT) aŭ [[magneta resonanca bildigo]] (MRB)) inkluzivanta bildigon de la vaskuloj
 
==== Klinika ekzamenado ====
Al la klinika ekzamenado apartenas [[anamnezo]] (demandado pri antaŭaj malsanoj, prenataj medikamentoj, vivkondiĉoj ktp.). Plej gravas certigi la momenton, kiam la unuaj simptomoj de la apopleksio montriĝis, ĉar de tio dependas la posta terapio. Krome la historio povas indiki, se temas pri alia malsano. Se oni havas nesufiĉe da informoj, ekzistas pluraj malsanoj, kiuj povas „imiti“ apopleksion (angle: stroke mimics), kiel [[migreno]], [[Epilepsio|epilepsia atako]], maltro da korpa fluidaĵo (eksikozo), hipo- aŭ hiperglukozo ĉe [[diabeto]]. 
 
Aldoniĝas rapida, sed zorga korpa ekzamenado kun nerva stato. Internacie disvastiĝinta skalo por difini kaj observi la apopleksiajn simptomojn estas la tielnomata [[NIHSS]] (National Institute of Health Stroke Scale).
 
==== Cerba bildigo ====
Ĉar la simptomoj de cerba infarkto kaj cerba hemoragio povas esti tute la samaj, nepras havi bildigon en la urĝa situacio por distingi unu de la alia.
 
Hemoragioj estas kutime bone videblaj. Cerbaj infarktoj ofte dum la unuaj horoj ne aŭ nur parte videblas.
 
Por diagnozado de cerba iskemio en la urĝa situacio<ref>Chalela, J.A., Kidwell, C.S., Nentwich, L.M., Luby, M., Butman J.A., Demchuk, A.M., Hill, M.D., Patronas, M., Latour, L., Warach, S. (2007)''"Magnetic resonance imaging and computed tomography in emergency assessment of patients with suspected acute stroke: a prospective comparison"doi[[Javascript:void(0)|10.1016/S0140-6736(07)60151-2]]PMC1859855PMID17258669'' </ref>:
 
'''komputila tomografio''' (KT) (''sen kontrastilo'')
 
[[sensitiveco]] = 16%
 
[[specifeco]] = 96%
 
'''magneta resonanca bildigo''' (MRB)
 
sensitiveco = 83%
 
specifeco = 98%
 
Por diagnozado de cerba hemoragio en la urĝa situacio:
 
KT (''sen kontrastilo'')
 
sensitiveco = 89%
 
specifeco = 100%
 
MRB
 
sensitiveco = 81%
 
specifeco = 100%
Por la trovo de malnovaj hemoragioj la MRB estas pli sensitiva.
 
=== Dua diagnoza paŝo: trovo de la kaŭzo ===
Kaŭzoj por la apopleksio varias laŭ aĝo, sekso kaj vivkondiĉo. Pro tio, post la akuta terapio necesas trovi la specifa(j)n kaŭzo(j)n, kiuj kondukis al la apopleksio. Tiucele oni uzas ultrasonografion de la cerbaj kaj kolaj arterioj (por detekti ekzemple [[Karotido|karotidan]] stenozon), [[Elektrokardiografio|elektrokardiografion]] (EKG) kaj 24h-EKG-monitoradon (por detekti [[Kora misritmo|korajn mistritmojn]]) kaj multajn sangotestojn (pri [[kolesterolo]], glukozo, la koagula sistemo ktp.) Kiujn testojn la kuracisto elektas, iom varias, sed la menciitaj estas la plej kutimaj.
 
== Terapio ==
 
=== Antaŭhospitala situacio ===
Oni zorgu, ke pacientoj kun simptomoj de apopleksio estu diagnozataj de kuracisto senpere, ĉar la rezultoj de la terapio forte dependas de la tempo, kiam oni ekkuracas. Rimarkante apopleksiecajn simptomojn oni devas tuj voki la ambulancon. Oni restu ĉe la paciento, ne donu al ŝli ion por drinki aŭ manĝi, ĉar povas esti, ke la paciento ne povas kontroli glutadon. Se oni misglutas, estas la danĝero de posta pneŭmonio aŭ eĉ sufokiĝo.
 
La ambulanco translokigas la pacienton al hospitalo. Se troviĝas pluraj hospitaloj proksime, kutime la ambulanculoj zorgas pri tio, ke la plej taŭga hospitalo estas elektita. Preferinda estas veturigi la pacienton al hospitalo kun stacio specifa por apopleksioj (angle: stroke unit). Esploroj montris, ke estas avantaĝa por pacientoj esti kuracata sur tiu specifaj stacioj kompare kun stacioj sen specifa sperto pri apopleksioj. Sed specifaj apopleksi-stacioj ne ekzistas ĉie.
 
En regionoj kun malmultaj hospitaloj la pacientoj devas esti transportitaj eĉ per helikoptero.
 
=== En la hospitalo ===
La terapio komenciĝas tuj post la korpa ekzamenado kaj la bildigo.
 
==== Terapio de cerba iskemio ====
Se la paciento prezentas la simptomojn de apopleksio kaj ne pruviĝis hemoragio per la bildigo, la kuracisto por ne perdi tempon ekterapias la iskemion, eĉ se oni per bildigo (ankoraŭ) ne povis pruvi tion. Ĉar ĉe cerba iskemio la senpera kaŭzo estas fermita vaskulo, la terapio koncentriĝas pri la re-malfermo de la vaskulo.
 
Ekzistas du principaj ebloj: Ĉe pruvita fermiĝo de unu el la grandaj arterioj (karotido aŭ la komencaj partoj de cerbaj arterioj antaŭa, meza aŭ posta) oni povas per [[kateterizado]] elsuĉi la koagulaĵon ([[trombektomio]]). Tiu procedo estas relative nova kaj nur povas okazi en hospitaloj kun neŭroradiologio. La metodo aplikeblas dum la unuaj ses horoj post la ekapero de simptomoj kaj nur tre escepte post tiu tempo.
 
Ofte la bildigo tamen ne montras la konkretan okluzion, ekzemple se la vaskulo trafita estas tre malgranda. Tiam la terapio estas vejna injekcio de forta kontraŭ-koagulilo, kiu – donita dum 3 horoj post ekapero de simptomoj – pligrandigas la ŝancon de posta vivo sen handikapo je 10%. Ju pli malfrue oni donis ĝin, des malpli efike ĝi tamen estas. Oni kutime uzas rtPA (rekombinanta histo-plasminogen-aktivigilon).
 
Se la cerba infarkto definitive jam estas okazinta kaj tre granda, kelkfoje necesas ĥirurgia terapio. La leziĝinta cerba histo disvolvas edemon, kiu povas kaŭzi severan altiĝon de enkrania premo. Por doni pli da spaco al la ŝvelanta cerbo, oni eltranĉas pecon el la krania osto (kraniektomio), kiun oni remetos post la malŝvelado.
 
==== Terapio de cerba hemoragio ====
Pacientoj kun cerba hemoragio same estas enstaciigita en stacio specifa por apopleksio. Oni monitoras sangopremon, koran ritmon, oksigenon en la sango ktp. La sangopremo ne estu tro alta. Se la paciento antaŭe prenis kontraŭkoagulilojn, tiuj estas paŭzigitaj, ĉar ili povas pligravigi la sangadon.
Kelkaj pacientoj devas esti operaciitaj, por aliaj ekzistas neŭroradiologiaj metodoj, sed tio dependas de la loko de la hemoragio kaj de la speco de hemoragio.
 
== Rehabilito kaj prognozo ==
Kiam okazas apoleksio, ne eblas antaŭdiri dum la unuaj tagoj kiel estos la fina rezulto. Multe dependas de tio, kiom rapide la fermita vaskulo estas remalfermita kaj kiom longe la malantaŭa histo restas sennutraĵa. Sed eĉ sen kuracado ekzistas iskemioj, kiu estas sinlimigaj, tiel ke la fermita vaskulo remalfermiĝas pro metabolismaj kialoj.
 
Se la fermiĝo ne daŭras tro longe, povas esti ke tute ne okazas daŭra damaĝo al la cerbo. Se simptomoj restas nur dum malpli ol 24 horoj kaj en bildigo ne troviĝas videbla damaĝo, oni parolas pri „pasema/transira iskemia atako“ (TIA, en la angla: transient ischemic attack).
 
Sed ankaŭ se parto de cerbo formortis pro la apopleksio, dependas de la grandeco kaj la preciza loko, kiom gravaj estos la daŭraj simptomoj. Per terapio eblas plibonigi la simptomojn. Se la paciento troviĝas en specifa apopleksistacio, la terapio komenciĝas ekde la unua tago, ĉar esploroj montris, ke laŭeble plej frua terapio minimumigas la handikapon.
 
La rehabilita teamo konsistas el [[Fizioterapio|fizioterapiistoj]], [[Okup-terapio|okupterapiistoj]] kaj [[Logopedio|logopediistoj]]. Fizioterapio okupiĝas pri ekzercado de normala movado kaj trejnas ekzemple la piediradon de homoj, kiuj pro paralizo aŭ pro problemoj kun la ekvilibro ne povas piediri. Ĉe pacientoj kun severa apopleksio, kiuj ne povas memstare moviĝi entute, la pasiva movado de artikoj kaj streĉado de muskoloj kaj tendenoj povas redukti dolorojn kaj eviti, ke aperas kontrakturoj.
 
Okupterapio celas ebligi al la paciento laŭeble plej normalan, memstaran vivon. La ekzercado de atento, perceptado kaj koncentriĝo apartenas al tio, same kiel re-lernado de ĉiujtagaj farendaĵoj (kuirado, sinflegado ktp.). Okupterpiistoj ankaŭ konsilas al la paciento kiel uzi helpilojn, aŭ kiujn anstataŭajn metodojn ŝli povas uzi por atingi ion.
 
Logopedio tre gravas, ĉar problemoj kun parolado, elparolo aŭ glutado oftas ĉe pacientoj kun apopleksio.
 
Post la restado en hospitalo, la rehabilito okazas en specifaj resanigejoj, ĉar ofte bezonatas pluraj semajnoj de ekzercado.
 
=== Prognozo ===
Malgraŭ provoj de resanigo ne ĉiuj pacientoj komplete resaniĝas. La statistikaj rezultoj de apopleksioj estas:
* proks. kvarono el la pacientoj resaniĝas komplete
* proks. kvarono resaniĝas parte kaj povas mem fari ĉiutagaĵojn, sed ne plu povas labori kaj bezonas helpon ĉe kelkaj farendaĵoj
* proks. kvarono restas komplete flegenda
* iom malpli ol kvarono mortas dum la unuaj kvar semajnoj
[[Deprimo|Depresio]] aŭ emocia malstabileco povas esti konsekvenco de apopleksio. Inter 30 kaj 50% el la pacientoj spertas tielnomatan post-apopleksian depresion. Por la maleblo de memstara kognaj perturboj same respondecas kiel korpaj handikapoj. Aparte se homo suferis de pli ol unu apopleksio, iom post iom pro la detruo de cerberoj povas kaŭzi vaskularan demencon.
10% el la pacientoj kun apopleksio post iom da tempo havos epilepsian atakon.
==Vidu ankaŭ==
* [[Kora misritmo]]
Linio 36 ⟶ 196:
{{havenda artikolo|Apopleksio}}
 
== Referencoj ==
[[Kategorio:Cerbovaskulaj malsanoj]]
 
[[Kategorio:Neŭrologio]]