Suzemka: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|blazono de Suzemka {{koord|52|31|58|N|34|08|05|E|}} '''SUZEMKA''' ({{ru}}Сузе́мка) estas setlejo en Brjanska provinco,...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:35, 4 apr. 2017

52° 31′ 58″ N 34° 08′ 05″ O / 52.53278 °N, 34.13472 °O / 52.53278; 34.13472 (mapo)

blazono de Suzemka

SUZEMKA (ruseСузе́мка) estas setlejo en Brjanska provinco, Rusio situanta 134.0 km sudokcidente de Brjansk. Ĝi estas ĉefurbo de Suzemka distrikto, kiu najbaras kun Ukrainio. En 2016 tie rezidis 8831.0 homoj.

Stacidomo en Suzemka

En 1907 ekfunkciis fervojo inter Moskvo kaj Kievo, ambaŭ urboj tiam estis partoj de Rusia Imperio kaj poste de Sovetunio. En Suzemka aperis stacio, fervoja stacidomo kaj gravaj transportaj konstruaĵoj. En 2017 tie funkcias doganejo kaj limgardististejo, ĉar nuntempe ekzistas du malsamaj ŝtatoj: Rusio kaj Ukrainio.

Fama rusa lingvisto Vladimir Dal eksplikas etimologion de Suzemka toponimo kiel "sovaĝa arbaro" el la antikvaj rusaj vortoj: "suzemje", "suzemok".

En la 18-a jarcento la setlejo nomiĝis Buda-Susemka ("Buda" signifas fabrikado de potaso). Ĉi-loko estis setlita antaŭ mil jaroj, tion asertas restaĵoj de kverkaj plugiloj trovitaj tie.

Multaj gravaj historiaj eventoj okazis en Suzemka distrikto. Plej rimarkinda estas Batalo ĉe Dobriniĉi inter armeo de la Rusa Carlando kaj milittrupoj de Falsa Demetrio la 1-a okazinta la 21-a de januaro 1605 dum la Granda Malordo (Rusio).



Eksteraj ligil0j

  • [1] oficiala reejo de Suzemka administracio ruse
  • [2] artikolo kun fotoj ruse