Nikolaj Lozgaĉev: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
tamen estas artikolo "Kvarteto (libro)", do mi metas la ĝustan internan ligilon
e Esperanta slango
Linio 15:
| denaska esperantisto =
}}
'''Nikolai Lozgaĉev''' (naskiĝis en 1957, mortis la 4-an de aŭgusto 1998 post unusemajna komato, kaŭzita de river-akcidento) estis rusa esperantisto, poeto, tradukanto kaj kanzonisto. Nikolai Lozgaĉev aperis en la esperantista medio unue kiel gasto al [[OkSEJT]]-23 en [[1981]] por... ludi goon. Sed post la unua sperto de nekomunikiĝeblo en la drakona [[krokodili|kontraŭ-krokodila]] atmosfero li neofitiĝis kaj reaperis post du jaroj de intensa laboro kun tuta programo de kantoj de [[Vladimir Visockij]] de propra traduko en la ''Unua kultura forumo'' (Sverdlovsk, aŭgusto [[1983]]) (eldono, iuj kantoj tradukitaj komune kun [[Aĥill Averbuĥ]] en 1989 sub la titolo ''La birdo Gamajun''). Kaj en la sekva jaro li jam partoprenis en la [[Urala konferenco pri planlingvoj]] (Tjumena universitato, aprilo [[1984]]) kun interesa temo pri [[esperanta slango]] kaj baldaŭ iĝis prezidanto de la ''Esperanto-rondo Kulturo'', kiu formiĝis ĉirkaŭ la samizdata kultura almanako [[Sezonoj]], lanĉita samjare. Nikolai Lozgaĉev redaktis ĝin ekde 1990.
 
Lia aktiva partopreno en Sezonoj kaj Belartaj konkursoj de la ''Esperanto-rondo Kulturo'' havigis al li reputacion de talenta esperanta poeto, literaturisto kaj tradukisto. Ĉi tie aperis liaj artikoloj pri la rusa poezio, tradukoj el Vysockij, [[Vladimir Majakovskij]], [[Vasilij Kamenskij]], [[Velimir Ĥlebnikov]], [[Igor Severjanin]], [[Konstantin Baljmont]], [[Valerij Brjusov]], [[Aleksandr Puŝkin]], [[Afanasij Fet]] kaj aliaj.