André Albault: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
precizigis mortodaton, forigis fikcian nomformon
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
 
== Literatura kaj redakta laboro ==
Albault redaktis la revuojn ''[[Internacia Pedagogia Revuo]]'' ([[1958]]-[[1959]]) kaj ''[[Monda Kulturo]]'' ([[1964]]-[[1966]]). Li enkondukis kaj prinotis la 9-an eldonon de ''[[Fundamento de Esperanto]]'' ([[1963]]). En la 10a eldono de la Fundamento (Pizo 1991) li faris - preskaŭ ne rimarkite de la ĝenerala publiko - "entute ok korektojn, specife al la etno-nomoj ... nome la majuskligo[n] de la etno-nomoj". "Tiel 'angl'(o)' fariĝas 'Angl'(o)', 'franc'(o)' fariĝas 'Franc'(o)', ktp." (ĉiuj citaĵoj el lia "Antaŭvorto al la 10-a eldono").
 
Li verkis i.a. "Naŭ prelegoj pri la Fundamento" ([[1990]]), krome multnombrajn artikolojn en Franca Esperantisto, ''[[Heroldo de Esperanto]]'', ''[[Scienca Revuo]]'', ''[[Monato (magazino)|Monato]]'', ''[[Esperanto (revuo)|Esperanto]]'' (UEA), ''La Letero de la Akademio'' kaj multaj aliaj periodaĵoj.
 
== Vortara kaj terminara laboro ==
Aparte grava lia agado estis ankaŭ sur tiu kampo. Post sepjara preparo en 1961 aperis lia ''[[Dictionnaire Français-Espéranto]]'' (Vortaro franca-esperanta) verkita kune kun Roger Léger, kiu lin nomis "rimarkinda leksikologo". La tiamaj recenzantoj favore kaj laŭde bonvenigis ĝin. Ĝi restis la ĉefaprecipa postmilita konsult-verko por franclingvanoj ĝis apero de la "''Granda Vortaro Franca-Esperanto"'' de [[%C4%B4ak_Lep%C5%ADil%27|Jacques Le Puil]] kaj [[Jo-Petro_Danvy|Jean-Pierre Danvy]].
 
En 1989 estis publikigita en Pekino lia traduko de ''[[Anatomia Nomenklaturo]]'' latina, angla, franca, esperanta, ĉina sur preskaŭ 700 grandformataj paĝoj (kun Li Kexi kaj Huang Ying). Li ankaŭ kunlaboris pri i.a. la medicinaj terminoj dum la reviziado de ''[[Plena Ilustrita Vortaro]]'' (PIV 1970) en la 1990-aj jaroj. Pri la landnoma demando li verkis i.a. "''Vojaĝo tra la landoj"Landoj'' kaj "''Multlingva glosaroGlosaro pri landnomoj"Landnomoj'' ([[1991]]).
 
Pri multaj demandoj de la Esperanta leksikografio kaj terminologio li verkis studojn.
 
== Disputitaj aferoj ==
Li skribis multajn verkojn. Bedaŭrinde lia partopreno je provo reformi la ortografion per forigo de supersignoj estigis al li multe da malamikoj, dum rompiĝis malnovaj amikecoj. Li estis tre kritikata okaze de la «dua korea milito», koncerne la nomon de tiu lando. Laŭ li ĝi estas Koreo, enloĝata de Koreanoj, dum la homoj, kiuj vivis tie, protestis, ke ili estas Koreoj, anoj de Koreio (aŭ Koreujo). Por riski nenian malaprobon multaj Esperantistoj ekkutimis paroli pri «Korea Respubliko».
 
== Literaturo ==