Sergej Obrazcov: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|Sergej Obrazcov en [[1930]] '''Sergej Vladimiroviĉ Obrazcov''' ({{ru}} ''Сергей Владимирович Образцов'') nask...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:14, 23 jun. 2017

Sergej Vladimiroviĉ Obrazcov (ruse Сергей Владимирович Образцов) naskiĝis la 5-an de julio 1901 en Moskvo, Rusia Imperio, mortis la 8-an de majo 1992 samurbe. Li estis granda rusa mastro pri marionetoj, kiu establis pupteatron kiel formo de arto en Sovetunio kaj kiu estas konsiderata unu el la plej elstaraj pupistoj de la 20-a jarcento.

Sergej Obrazcov en 1930

La filo de instruistino pri la rusa lingvo en gimnazio baronino Anna Ivanovna von Rehbinder (Obrazcova) (1878–1959) kaj fervoja inĝeniero, akademiano Vladimir Nikolajeviĉ Obrazcov (1874–1949) studis pentrarton en la moskva Supera Arta kaj Teknika Studio. Li iĝis aktoro ĉe la moskva Nemiroviĉ-Danĉenko Muzika Teatro en 1922-1930 jaroj kaj poste ĉe la Moskva Arta Teatro(1930-31). Tiutempe li ankaŭ donis en sendependa vodevilo-stilo marionetajn spektaklojn. En 1931 li estis elektita de la soveta registaro kiel la unua direktoro de la Ŝtata Centra Pupteatro.

Dum pli ol okdek jaroj de ĝia ekzistado la teatro de marionetoj havis permanentan furoron enlande kaj eksterlande. Ĝi estas ankaŭ enlistigita en la Guinness-libro de rekordoj.

Krom gvidado en sia teatro Obrazcov unstruis la puparton kiel profesoro en la moskva Rusa Akademio de Teatraj Artoj. Ekde 1976 li estis prezidanto la Internacia Unio de la Marionetoj - UNIMA, ekde 1984 - ĝia honora dumviva prezidanto.

Obrazcov verkis 20 librojn, inter kiuj plej famaj estas:

  • Dumvive mi ludas kun pupoj (Всю жизнь я играю в куклы) - 1983
  • Kurtaj rakontoj pri animaloj (Маленькие рассказы про животных} - 2010
  • Mia profesio {Моя профессия} - 2009
  • Laŭ ŝtupoj de memoro (По ступенькам памяти) - 1987
  • Pri tio, kion mi vidis, eksciis kaj komperenis dum du vojaĝoj al Londono (О том, что я увидел, узнал и понял во время двух поездок в Лондон) - 1957
  • La teatro de la ĉina popolo (Театр китайского народа) - 1957

Li ankaŭ produktis kelkajn dokumentajn filmojn kiel reĝisoro:

La monumento kaj la pupteatro

Premioj

Dum lastaj dek vivjaroj Obrazcov suferis pro negativaj sekvoj de sukera diabeto. Li mortis la 8-an de majo 1992 kaj estis sepultita en la moskva Novodeviĉje tombejo (10 tereno).

Memoro

  • En 2001 iĝis vizitebla apartamento, en kiu loĝis lia familio;
  • En 2006 oni establis monumenton apud la pupteatro;
  • Ŝipo-pensiono portas lian nomon;


Familio

Sergej Obrazcov estis dufoje edzo. Lia unua edzino nomiĝis Sofia Semenovna Smislova, al kiu li edziĝis en 1919. La geedzoj havis filon Aleksej naskitan la 28-an de decembro 1922 kaj filinon Natalia naskitan la 27-an de junio 1928. Baldaŭ post naskiĝo de la filino Sofia mortis. En 1931 Obrazcov edziĝis al aktorino de la Moskva Arta Teatro Olga Aleksandrovna Ŝaganova (Erlanger) (1904 - 1989), kun kiu li travivis ĉirkaŭ sesdek jarojn. Ilia filino nomiĝis Nadeĵda.

Filo Aleksej iĝis arkitekto, filino Natalia estis aktorino de la pupteatro kaj rolis leporeton Tepa en populara TV-programo "Bonan nokton, geetuloj!". Ekde 1982 ŝi havis honoran titolon - Merita Artistino de Rusio.

Lia nepino Ekaterina Obrazcova naskiĝinta la 19-an de majo 1955 ankaŭ estas Merita Artistino de Rusio. Ŝi daŭrigas aferon de sia avo kaj gvidas la pupteatron. Lia nepo Petro (naskiĝis en 1950) estas kandidato pri Kemiaj Sciencoj kaj ĵurnalisto. La dua nepo Sergej (1958) estas arkitekto.

Eksteraj ligiloj

  • [1] biografio angle
  • [2] biografio ruse
  • [3] Obrazcov pupteatro ruse angle
  • [4] Muzeo-apartamento Глинищевский переулок дом 5/7. 6 подъезд, кв № 97