Ŝablono-Diskuto:Informkesto firmao: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
[[Vikipediisto:ThomasPusch|ThomasPusch]] 20:32, 21. Nov 2009 (UTC)
 
En aŭgusto 2016 Gamliel Fishkin aldonis aŭtomatan prenon de la fondojaro el vikidatumoj, kaj aranĝis ke al la paĝo aŭtomate aldoniĝu kategorio "Organizaĵoj fonditaj en {{{fondo}}}". Tiaj kategorioj laŭ la modelo "Organisations established in [jaro]" kaj pli detale "Companies established in [jaro]" ekzistas en la angla vikipedio kaj ankaŭ en 20 aliaj vikipedioj, sed neniel en ĉiuj grandaj vikipediaj projektoj. Kaj en la esperantlingva vikipedio estas ĝenerala kategorio [[:kategorio:Organizaĵoj laŭ fondojaroj|Organizaĵoj laŭ fondojaroj]], kiu nun havas ekzakte 89 jarajn kategoriojn inter la jaroj 1663 kaj 2016 (gamo de 353 jaroj). Inter tiuj kategorioj, permane kreitaj, mankas 264 kategorioj, antaŭe (multegaj jaroj, sed ne en ĉiuj kreiĝis iu organizaĵo kun artikolo en la e-lingva vikipedio) kaj poste (nun nur la nuna jaro 2017, sed venos pliaj) aldone multaj aliaj kategorioj. Se redaktanto mem aldonas kategorion, la persono mem vidas la ruĝan ligilon kaj povas mem krei la kategorion laŭ alia jaro. Sed la vikidatuma aŭtomatismo kompreneble ne kreas novajn kategoriojn, kaj do nun estas multaj paĝoj kun novaj ruĝaj ligiloj de kategorioj (unu el la tre multaj estas ekzemple la firmao [[Pratt & Whitney]]). Ĉu sencas havi tiujn multegajn kategoriojn de organizaĵoj laŭ fondojaroj? Kaj ĉu sencas aŭtomate per tiu ĉi informkesto krei multajn kategoriajn ruĝajn ligilojn? Se jes, tiam iu volontulo devas krei la multajn kategoriojn ... ĉar ruĝaj, aŭtomate kaj senpripense kreitaj kategorioj tute ne helpas al orientiĝo, nur ekzistantaj kategorioj helpas. Se ne estos alia volontulo, laŭ mia kompreno tiu tasko estus tiu de Gamliel Fishkin mem, kiu instigis la multegajn novajn kategoriojn. Se la kategorioj ekzistos, mi neniel plendos (kvankam multaj grandaj vikipedioj bone vivas sen ili). Tamen nun la laboro estas nur duonfarita. Mi tial atentigos ankaŭ al Gamliel persone. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 22:31, 1 jul. 2017 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto firmao".