Świdnica: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 46:
[[Dosiero:Swidnica - Kosciol Pokoju 1.jpg|eta|<center>la luterana kirko de paco, origine germane ''Friedenskirche'', de 1657, [[monda kultura heredaĵo]] de [[Unesko]]]]
[[Dosiero:Kamienice w Swidnicy.jpg|eta|<center>Malnova urbokerno]]
'''Świdnica''' [ɕfʲiˈdɲiʦa] (ĝis la jaro 1946 germane '''Schweidnitz''') estas urbo en la nuna provinco [[Malsupra Silezio]] ende [[Pollando]], situanta piede de Sudety-montaro inter du aliaj urboj: [[Wrocław]] (germane ''Breslau'') kaj [[Wałbrzych]] (germane ''Waldenburg''). La urbo apartenas al kaj estas la administra centro de samnomaj [[komunumo Świdnica|komunumo]] enkaj [[distrikto Świdnicki (Dolnośląski)Świdnica|distrikto]].
 
Dum la arkeologiaj laboroj en Świdnica oni malkovris la spurojn de la ekzistinta tie setlejo influita de la soraba kulturo, do el la periodo 1200-300 jarojn antaŭ nia erao. Post la periodo de granda popolmigrado vivis tie la tribo Ślężanie. Ĉirkaŭ la [[990]]-a jaro la tereno estis enkorpigita en Pollandon fare de la pola Piast-dinastia princo Mieszko la 1-a. Kvankam oni ne scias, kiam Świdnica akiris la urborajtojn ĉiukaze ekde la [[1267]]-a jaro ĝi estas difinata kiel urbo. Dum la regado de la vroclavaj princoj – en la 2-a duono de la [[13-a jarcento]] Świdnica ricevis plurajn privilegiojn kaj sekve la piastdinastiaj princioj igis ĝin unu el la plej potencaj urboj de la tuta Silezio, la dua post [[Vroclavo]], kun pli ol 8 mil loĝantoj. Pri la mezepoka urboevoluo de Świdnica kiel kutime decidis la situo ĉe la komerca vojkruciĝo. Baldaŭ por protekti la proprajn metiistojn oni proklamis multajn privilegiojn. La plej grava estis tiu pri la vendado de la barela biero kaj vino. Temis pri tre grava privilegio, ĉar tiutempe ambaŭ rolis kiel trinkaĵoj de la ĝenerala uzo. Teo kaj kafo en Pollando aperis kelkcent jarojn pli poste. La alia estis la [[mejloprivilegio]], baze de kiu en la ĉirkaŭaĵo de 7 mejloj for de la urbo nur la metiistoj el Świdnica rajtis ekloĝi, konstrui kaj gvidi drinkgastejojn. Ne estas do mirige, ke la urbo rapide evoluis kaj komence de la 14-a jarcento estis taksita kiel unu el la plej grandaj en Silezio.