Selenge: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ referenca ligilo
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
}}
La rivero '''Selenge''' ([[mongole]] Сэлэнгэ мөрөн, Selenge mörön; [[burjate]] Сэлэнгэ гол, Selenge gol, Сэлэнгэ мүрэн, Selenge müren; [[ruse]] Селенга́) estas rivero de [[Mongolio]] kaj de la respubliko [[Burjatio]] ene de la [[Rusia Federacio]]. Ĝiaj fontoriveroj estas [[Ider]] kaj [[Delgermörön]], aldoniĝas de maldekstre rivero [[Eg (rivero)|Eg]] kaj dedekstre (la fakte en Mongolio pli longa) rivero [[Tuul]], tuj poste ĝi pasas la limon inter Mongolio kaj la Rusia Federacio, plufluas norden, fine post la urbo [[Ulan-Ude]] okcidenten kaj enfluas la [[Bajkalo]]n. La plena riverlongo estas 992 kilometroj, el ili 593 kilometroj en Mongolio, tiel ĝi estas la kvina plej longa rivero de Mongolio (post [[Orĥon]], [[Ĥerlen]], [[Tuul]] kaj [[Zavĥan]]).
 
 
La rivero portas 935 m³ da akvo po sekundo en la lagon [[Bajkalo]], kio konsistas preskaŭ duonon de la elrivera alfluado al la lago. En la loko kie ĝi atingas la lagon, la rivero formas ampleksan delton de 680 kvadrataj kilometroj.