Stalinismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 37:
Stalin estis diktatora [[ŝtatestro]] de Sovetunio kaj ĉefa gvidanto de la monda [[komunismo]] dum preskaŭ 30 jaroj. Dum la jaroj [[1937]]-[[1938]] laŭ ordono de Stalin okazis en Sovetunio la t.n. '[[Granda Purigo]]', kun centmiloj, eble milionoj da viktimoj, depende de la fontoj. En tiu tragedio ankaŭ pereis preskaŭ la tuta [[Esperanto-movado]].
 
La 'Granda Purigo' celis havigi al Stalin absolutan potencon super ĉiuj strukturoj de la [[ŝtato]]. Tio implicis, ke la [[Komunista Partio]] havu tre rigoran [[monopolo]]n pri [[informado]]. [[Esperantisto]]j, per siaj multaj eksterlandaj kontaktoj, kapablis trarompi tiun informado-monopolon. Sekve, ili estis danĝeraj kaj tial devis malaperi. Sed alia faktoro estis aldona motivo por silentigi la esperanto-movadon en tiu epoko. Komence de la [[1930-aj jaroj]] estis ellaborita tre forta, centra ŝtatpotenco en Sovetunio, kun la [[rusa]] kiel [[oficiala lingvo]] por la tuta lando. Sekve, ne plu validis la principo de [[Lenino]] ke en [[socialisma ŝtato]] ĉiuj ĝiaj lingvoj havu la samajn rajtojn. En tiu atmosfero de rusa [[ŝovinismo]] la ideologia bazo de la [[Esperanto en Sovetunio|sovetia esperantoEsperanto-movado]] fariĝis malkomforta kaj ĉiu agado por Esperanto suspekta. Sed ankaŭ la tradicia [[internaciismo]] de la [[sovetiaj esperantistoj]] subite fariĝis same suspektinda depost kiam, en tiu periodo, en Sovetunio estis definitive decidite ne eksporti la [[revolucio]]n al aliaj landoj sed unue konstrui socialisman socion en Sovetunio mem.
 
La fermigo de la [[Sovetrespublikara Esperantista Unio]] je la alto de la Stalina fremdofobio, kiel "[[kontraurevolucia organizaĵo]]" donis al la lingvo internacia aĉan reputacion tra la 'oficiala' [[komunismo|komunista movado]], kiu lasis sian postsignon de kontraŭ-Esperanta antaujuĝo ghis eĉ hodiau. Kiam Kruschov deklaris ke la malpermeso de SEU estis kontrauleĝa, por multaj enkarcerigitaj, ekzekutitaj au malaperigitaj Esperantistoj, tio venis tro malfrue.
 
== Nuna situacio ==