La '''''Plena Vortaro de Esperato''''' de Esperanto ('''PV''') estas unulingva difin-vortaro, unuan fojon eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda ([[SAT]]) en [[1930]] kaj verkita sub gvido de [[Émile Grosjean-Maupin]] en kunlaboro de [[Albert Esselin]], [[Grenkamp|Salomon Grenkamp-Kornfeld]] kaj de [[Gaston Waringhien]]. Dum jardekoj, ĝis apero de ĝia posteulo "[[Plena Ilustrita Vortaro]]" en 1970, ĝi estis la ĝenerale akceptita vortara kvazaŭnormo, malgraŭ ĉiuj kritikoj pri unuopaj aspektoj kaj detaloj.