Tokato kaj fugo F-maĵora: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
[[dosiero:Schloss Neu-Augustusburg Schlosskirche kastela kirko.jpg|eta|maldekstra|<center>orgeno de la kirko de [[kastelo Neu-Augustusburg]] en 2009]]
== Ekesto ==
La ekesto de la komponaĵo estas pridisputata inter muzikaj fakuloj: multaj opinias, ke la komponisto kunmetis du antaŭajn verkaĵojn al komuna artaĵo. La ligo inter ambaŭ verkaĵoj estu, ke li evoluigis la du muzikajn temojn aŭ ĉefajn melodiojn de la fugo el la plej altaj tonoj de la komenca muzika temo de la tokato, respektive el la unua ĉeno de deksesonaj notoj de ĝi.<ref>Gunther Hoffmann: ''Das Orgelwerk Johann Sebastian Bachs.'' Reclam, Stuttgart 1989, ISBN 3-15-008540-3, S. 121.</ref> Oni supozas ke la tokato ekestis post la jaro 1715, la fugo antaŭ la jaro 1731. La muzikhistoriisto [[Christoph Wolff]] tamen taksas ke ambaŭ partoj ekestis ekde la jaro 1708, kiam Bach estis kortega orgenisto en [[Vajmaro]],<ref>[[Christoph Wolff]]: ''Johann Sebastian Bach'', 4-a eldono, [[eldonejo S. Fischer]], [[Frankfurto ĉe Majno]], 2011, paĝo 184, ISBN ISBN978978-3-596-16739-5</ref> dum kontraste la muzikhistoriisto ''Hans Klotz'' kalkulas la tokaton inter la orgenaj verkaĵoj de la maljuna komponisto Bach.<ref>Hans Klotz: ''Über die Orgelkunst der Gotik, der Renaissance und des Barock. Musik, Disposition, Mixturen, Mensuren, Registrierung, Gebrauch der Klaviere'', 3-a eldono, eldonejo ''Bärenreiter'', Kassel, 1986, paĝo 375, ISBN 3-7618-0775-9</ref> Pro sia nekutime granda gamo de tonoj ludeblaj per la [[Pedalaro (muziko)|orgena pedalaro]] (ĝis la noto f<sup>1</sup>) la tokato eble estis verkita por la orgeno de ''Christian Förner'' en [[kastelo Neu-Augustusburg]], la rezidejo de la [[duklando Saksio-Weißenfels]].<ref>Hans Klotz: ''Über die Orgelkunst der Gotik, der Renaissance und des Barock. Musik, Disposition, Mixturen, Mensuren, Registrierung, Gebrauch der Klaviere'', 3-a eldono, eldonejo ''Bärenreiter'', Kassel, 1986, ISBN 3-7618-0775-9, paĝo 382</ref>
 
== Referencoj ==