La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
* [[Rafaela Urueña Álvarez]], ''La lingvoj: nemateria kultura heredaĵo''; estas analizo pri kiel, kiam kaj kiom la [[internaciaj organizoj]] protektas la komunan havaĵon kaj partikulare la kulturan heredaĵon. Oni eliras el la koncepto de kultura heredaĵo kaj ene de ĝi pri la gravo de [[lingvo]] kiel esenca ties elemento. El tiuj "oni parolas proksimume 6 800 lingvojn, laŭ [[Unesko]], la duono estas en danĝero de estingiĝo, en la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% de la lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi.<ref>[[Rafaela Urueña Álvarez]], ''La lingvoj: nemateria kultura heredaĵo'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 79.</ref> Dum la ŝtataj registaroj plej ofte prifajfas pri tiu problemo, la esperanta komunumo plej oftes agnoskas lingvojn kiel riĉeco. La nemateria kultura heredaĵo normale plenumas tri kondiĉojn: esti vivanta, evoluanta kaj translima; ankaŭ [[Esperanto]] plenumas tiujn tri postulojn, sed "Esperanto ne povas esti agnoskata pro la fakto, ke ĝi ne estas parolata ene de iu teritorio."<ref>Urueña, p. 82.</ref> Same estas agnoskataj nek [[dialekto]]j, nek lingvoj de enmigrintoj. La fundo de la maroj havas agnoskitan protekton, sed ankaŭ ne havas tion la spaco aŭ la [[Antarkto]].
* [[Dan Maxwell]], ''La lingvobariero kaj la rimedoj por superi ĝin''; tiu eseo temas pri la kvar ĉefaj iloj por superi lingvobarieron, nome lingvolernado, [[planlingvo]]j, [[tradukado]], kaj [[tradukmaŝino]]j. Oni analizas kiel tio fukcias en la jenaj kampoj kie okazas plej ofte problemoj pro lingvobarieroj, nome en [[turismo]], [[scienco]], [[komerco]], [[migrado]] kaj [[politiko]]. Ĉe lingvolernado oni detektas problemojn pro malfacileco, enorma kvanto de lingo, pezo de leksiko ktp. Ĉe planlingvoj oni analizas ne nur Esperanton sed ankaŭ el [[Volapük]] al la [[Klingona]] aŭ [[Lojban]] kaj [[Glosa]]; tamen temas pri ''nekonata aŭ nekomprenebla solvo por la plej granda parto de la homaro''.<ref>[[Dan Maxwell]], ''La lingvobariero kaj la rimedoj por superi ĝin'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 96.</ref> Tradukado prezentas la problemon de la tiom multaj tradukistoj necesaj ekzemple en internaciaj organizoj. Perkomputila tradukado ankoraŭ bezonas plibonigon sed montriĝas kiel estonteca grava ilo.
* [[Bengt-Arne Wickström]], ''[[Lingvaj rajtoj]] kaj [[lingva justeco]]''; tiu estas kurioza analizo de la rilato inter la lingvaj rajtoj (ĉefe de minoritato kompare al majoritato) kaj justeco. Fakte la aŭtoro eliras el difinoj de tri ankaŭ rilataj konceptoj nome [[egaleco]], [[efikeco]] kaj [[justeco]]. Li difinas tiun lastan kiel efika finstato, ''kiu estas alirebla per paretoplibonigo super egaleco.''<ref>[[Bengt-Arne Wickström]], ''Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 99. Pri la koncepto ''pareto'' aŭ ''pareta'' li aludas al ekonomikisto kaj sociologo Wilfried Fritz Pareto (1848-1923).</ref> La kerno de la eseo fokusiĝas al matematikaj formuloj per kiu la aŭtoro klarigas la ekonomikan aliron al la koncepto de pagpreteco, sur kiu oni fundamentas la plenumon de la lingvaj rajtoj, ĉefe de minoritato.
* [[Federico Gobbo]], ''Lingvoplanado kaj planlingvoj''; tiu eseeto temas pri scienco interlingvistiko kaj fako lingvoplanado. Planado okazas en tri niveloj, nome unue statusa kaj akira (kion plenumas Esperanto) kaj korpusa planado. Gobbo difinas la konceptojn de ellaborata lingvo, distanca lingvo (ekzemple Volapuko) kaj tegmenta lingvo super aliaj (ekzemple Esperanto). Oni konsideras ankaŭ Idon kaj aliaj.
* [[Liu Haitao]], ''Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado. Sub la aspekto de informadika tekniko''; tio estas meditado pri la teknikaj problemoj kiuj [[informadiko]] okazigas al aliaj lingvoj, krom la angla, por kiu estis konstruita la nova socio de la komunikado kaj [[Interreto]]. Tio estas problemo kaj por minoritataj lingvoj unuflanke, kaj ankaŭ por neminoritataj, kiel la ĉina, kiu trovas teknikajn problemojn por siaj karaktroj. La aŭtoro bazigas siajn asertojn sur komparaj tabeloj de [[statistiko]]j el la uzado de Interreto en diversaj lingvoj. Necesas internacia normo, fare de politikistoj kaj lingvoplanistoj por eviti tiujn danĝerojn.